Vizitu Forumon

Ĉinio firme oponas viziton de japanaj funkciuloj al templo Yasukuni

(GMT+08:00) 2014-08-15 17:25:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris vendrede en Pekino, ke Ĉinio firme oponas la monoferon de japana ĉefministro Shinzo Abe kaj vizito de membroj de la japana kabineto al la templo Yasukuni, kaj refoje urĝas Japanion konvene trakti koncernajn demandojn per respondeca sinteno.

Tiutage partaj membroj de la japana kabineto vizitis la templon Yasukuni, kaj ĉefministro Shinzo Abe dediĉis monoferon al la templo.

Hua Chunying diris, ke la vizito de japanaj funkciuloj al la templo Yasukuni, kiu honoras A-klasajn krimulojn de la 2a Mondmilito kaj beligas la agresan militon refoje spegulas eraran sintenon de la japana registaro por la historio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto