Vizitu Forumon

Plej alte salajrataj profesioj en Usono

(GMT+08:00) 2014-08-18 10:43:35     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la usona retejo CBS MONEYWATCH en la 13a de aŭgusto, la usona TTT-ejo CareerCast lastatempe inventaris la plej alte salajratajn profesiojn por 2014 en la tuta Usono, trovante, ke el la antaŭaj dek profesioj sep venas el medicina servo, postulantaj altan fakan gradon. El tiuj plej alte salajrataj profesioj kirurgo prenas la unuan lokon per jara salajro de ĉirkaŭ ducent tridek tri mil dolaroj. Laŭ analizo, tiu tendenco eble daŭros ĝis la jaro 2022. Sed kun tiu favoro nature ekzistas malfavoro: antaŭ ol esti kirurgo, li/ŝi devas travivi plurajn jarojn da esplorado kaj praktikado tiurilate, kaj krome, elspezi multege da mono kaj tempo.

En la plej alte salajrataj profesioj, kirurgo, kuracisto de internaj malsanoj, psikiatro, dentisto, kaj dento-ortopediisto staras antaŭaj.

CareerCast trovis ankaŭ, ke kvankam iuj profesiuloj, ekzemple aviadaj administrantoj, gajnas altan salajron, tamen ili havas relative grandan premon. Ilia jara salajro superas cent dudek du mil dolarojn, tamen ilia premo pli grandas ol tiu de ordinaraj profesiuloj.

Kaj cetere, CareerCast rimarkis, ke basketbalaj steloj el NBA kaj famuloj nature gajnas pli multege ol kirurgoj, sed tiuj laboroj estas raraj en nia vivo, tial ili ne estis enlistigitaj en la inventaron.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto