Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Aŭgusto 22)

(GMT+08:00) 2014-08-22 15:25:36     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Pluveta bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Ulanbatoron por du-taga ŝtata vizito al Mongolio. Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis salutita de mongola ĉefministro Norov Altankhuyag kaj lia edzino ĉe la flughaveno. Xi diris, ke Ĉinio kaj Mongolio estas proksimaj najbaroj, kiuj estas ligitaj per montoj kaj riveroj kaj havas profundan amikecon. Li aldonis, "Ĉinio kaj Mongolio, kiuj kunhavas limon longan je pli ol 4 700 kilometroj, devas esti ankaŭ bonaj najbaroj en agado kaj amikaj najbaroj en emocio, krom geografie proksimaj najbaroj."

Tiu ĉi jaro markas la 65an datrevenon de la ĉina-mongolaj diplomatiaj rilatoj kaj la 20an datrevenon de la revizio de la Traktato pri Amikeco kaj Kunlaboro inter Ĉinio kaj Mongolio kaj estas la Ĉina-Mongola Jaro de Amikeco kaj Interŝanĝo.

Posttagmeze de la 9a de aŭgusto en Ferguson, Misisipio, 18-jara negra junulo Michael Brown estis mortpafita de policano per kelkaj pafoj, kiam li promenis kun siaj amikoj. Atestantoj diris, ke tiam Brown kunportis neniun armilon. La incidento estigis proteston kaj daŭran tumulton en la regiono. Usona prezidento Barack Obama lunde anoncis, ke prokuroro Eric Holder vendrede iros al Ferguson por konduki federacian enketon pri la mortpafo. Tiuvespere denove okazis konflikto inter policanoj kaj la protestantoj. La polico arestis almenaŭ 75 protestantojn. Ron Johnson, estro de la aŭtovoja patrolo de Misisipio en Ferguson, marde diris, ke la paca manifestacio ekde la lunda vespero fariĝis tumulto en noktomezo, protestantoj ĵetis al policanoj ŝtonpecojn kaj botelojn, dum la policanoj forpelis ilin per larmiga gaso. Unu domego kaj alia konstruaĵo estis fajrigitaj, kaj la policanoj renkontis intensan pafadon, kiam ili atingis la okazejon por estingo. Jurmedicinisto Micheal Baden, dungita de parencoj de Brown, lunde publikigis raporton de nekropsio, opiniante, ke Brown estis trafita de ses pafoj, interalie du je la kapo.

Merkrede 16 kamionoj ŝarĝitaj per helpmaterialoj de Rusio atingis la rusan kontrolejon ĉe la landlimo inter Rusio kaj Ukrainio, kaj ili eniros Ukrainion eble en la sekva tago. Tiutage batalo daŭris plu en orienta Ukrainio, kaj unu aviadilo de la ukraina armeo estis paffaligita.

Andriy Lysenko, proparolanto de la Nacia Komitato de Sekureco kaj Defendo, anoncis, ke trupoj de la ukraina armeo jam kaptis plejparton de la urbo Luhansko, kaj nun ili sieĝas kaj ekstermas la restajn armitajn fortojn en orienta Ukrainio. Sed la ribeluloj asertis, ke Luhansko restas sub ilia regado, kaj tiutage ili paffaligis aviadilon de la ukraina armeo. En Donecko trupoj de la ukraina armeo faris ĉiajn klopodojn por komplete regi la urbon, tamen ili renkontis reziston de la ribeluloj. La du flankoj intense batalis plu, naŭ civiluloj estis mortigitaj kaj 13 aliaj vunditaj. La ribeluloj pretendis, ke ili protektos personojn de la humana agado kaj la Ruĝa Kruco de Rusio. Tamen ilia sekureco ankoraŭ estas maltrankviliga.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto