Vizitu Forumon

Forcejoj liberigis tibetajn kampulojn de malriĉeco

(GMT+08:00) 2014-08-25 15:36:36     Redaktoro:Xiong Linping

Antaŭ kelkaj jaroj la legomoj kaj fruktoj de la urbo Lasao, Tibeto, plejparte estis importataj el aliaj provincoj, kio kaŭzis, ke la kvalito de la legomoj kaj fruktoj estis malpli bona, kaj la prezo estis pli alta. Sed lastatempe pli kaj pli multaj indiĝenaj kampuloj komencis planti legomojn kaj fruktojn. Ili ne nur liberigis sin de malriĉeco per plantado, sed ankaŭ liveris al la civitanoj pli bone kvalitajn produktaĵojn.

Tibeta kampulo Tsering Phuntsog, el la oka vilaĝo de la distrikto Yangda en Lasao, jam de kelkaj jaroj vivas bonan vivon. Nuntempe li havas tri forcejojn por legomoj kaj fruktoj, kaj ĉiujare enspezas preskaŭ kvindek mil juanojn. Lia vivokvalito evidente altiĝis. Li informis al raportisto, ke li kulturis teron pli ol tridek jarojn, sed la jara enspezo estis nur pli ol mil juanoj, kiu ne kovris manĝadon kaj vestadon; sed nun li enspezas preskaŭ kvindek mil juanojn, kaj la vivo estas tiel bona, ke li manĝas kion li volas.

La boniĝo de la vivo de Tsering Phuntsog dependas de la agrikultura programo donita de la Pekina Komandejo por Helpi Tibeton. Dum longa tempo la terkulturistoj de la distrikto Yangda plantis ĉefe ĉingke-on (iu speco de hordeo), sed la enspezo de tricent aŭ kvarcent juanoj el ĉiu mu-o (tradicia ĉina mezurunuo por kampoj, valoranta dekkvinonon de hektaro) ne ebligis ilin vivi bonan vivon. En la jaro 2010, por helpi tiujn terkulturistojn altigi sian enspezon, la Pekina Komandejo por Helpi Tibeton efektivigis la modernigan agrikulturan programon en tri vilaĝoj de la distrikto Yangda, kun la totala investa sumo de 34,67 milionoj da juanoj, kaj 360 forcejoj, kiuj kovras 865 mu-ojn. Tiu ĉi programo favoras al 124 kamparaj familioj. Ili ricevis senpagan trejnadon pri tekniko de forcado, kaj krome, ili uzas tiujn forcejojn en tre malmulta kosto aŭ luado. Danke al tio, en la lastaj kvar jaroj la distrikto Yangda ĉiujare produktis 3,6 milionojn da nepoluitaj legomoj kaj fruktoj, kaj la jara produktvaloro atingis 15 milionojn da juanoj.

Nun multaj kampuloj el la distrikto Yangda deziras plivastigi la areon de forcado. Tsering Phuntsog diris, ke li planas multigi siajn forcejojn ĝis dudek, tiam li bezonos dungi kelkajn laboristojn. Li gaje esprimis sian opinion, ke li riĉiĝis helpe de aliaj, kaj nun li esperas helpi aliajn, ke ili feliĉe vivu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto