Vizitu Forumon

Kunvenis Konstanta Komitato de Nacia Popola Kongreso de Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-08-26 16:30:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde posttagmeze en la Granda Halo de la Popolo okazis la 10a Kunveno de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, kaj Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato, prezidis la kunvenon.

La ĉeestantoj aŭskultis raporton de An Jian, vicdirektoro de la Jura Komitato de la Nacia Popola Kongreso, pri ekzamenado de la amendo de la leĝo pri laborsekureco. La raporto opinias, ke la amendo estas matura post tri-foja ekzamenado, kaj la Jura Komitato proponas, ke ĝi estu adoptita.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto