Vizitu Forumon

Palestino kaj Israelo atingis interkonsenton pri longperioda batalhalto

(GMT+08:00) 2014-08-27 16:19:21     Redaktoro:Li Lu

Marde Palestino kaj Israelo atingis interkonsenton pri longperioda batalhalto danke al la mediacio de Egiptio kaj aliaj flankoj. UN esprimis bonvenon pri batalhalto, kaj urĝis la du flankojn tuj komenci politikan intertrakton.

La interkonsento pri batalhalto inter Palestino kaj Israelo en Gazao validiĝis je la 19a horo de la 26a de aŭgusto laŭ la loka tempo. Multaj homoj iris al stratoj por celebri la finon de la konflikto, kiu daŭris 50 tagojn.

Samtage Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, publikigis komunikaĵon, esprimante bonvenon al senlima batalhalto inter Palestino kaj Israelo en Gazao. La komunikaĵo diris, ke pli brila estonteco de Gazao kaj Israelo dependas de longedaŭra batalhalto, kaj ĉiuj flankoj devas porti sur sin tiun ĉi respondecon. La komunikaĵo emfazis, ke se oni ne solvos radikalan problemon de la palestina-israela krizo, ia ajn klopodo por paco estos nur starigo de scenejo por sekvaj perfortoj. Ĝi asertis, ke Gazao devas esti sub la administrado de leĝa palestina registaro promesita de la Palestina Liberiga Organizo; Israelo devas haltigi la blokadon de Gazao. Ban Ki-moon esperas, ke la batalhalto povos komenci politikan procezon kaj realigi eternan pacon inter Palestino kaj Israelo, kaj ke la du flankoj revenos al la intertrakto kaj atingos interkonsenton pri definitiva statuso.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto