Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto alvokas bonigon de ĉina-vjetnamaj rilatoj

(GMT+08:00) 2014-08-28 17:46:37     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede en la Granda Halo de la Popolo en Pekino Xi Jinping, ĉina prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, renkontiĝis kun Le Hong Anh, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio.

Le Hong Anh transdonis buŝajn mesaĝojn de Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, kaj Truong Tan Sang, vjetnama prezidanto.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas najbaroj, kaj ambaŭ estas socialismaj landoj sub la gvidado de la Komunista Partio. Li asertis, ke amikeco konformas al komunaj interesoj de la du landoj; en la lastaj jaroj la duflankaj rilatoj bone disvolviĝis, tamen lastatempe renkontis ĝenaĵojn, kaj tio vekis grandan atenton de la dulandaj popoloj kaj la internacia komunumo. Li diris, ke Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, ĉi-foje sendis Le Hong Anh kiel specialan senditon al Ĉinio, kaj tio reflektas la deziron de la vjetnama registaro bonigi kaj disvolvi la duflankajn rilatojn. Li aldonis, ke li gravigas la buŝajn mesaĝojn de vjetnamaj gvidantoj, kaj li esperas, ke la du flankoj kune klopodos por revenigi la rilatojn al ĝusta vojo.

Le Hong Anh diris, ke li fidele kaj komplete raportos la parolon de prezidanto Xi Jinping al la partio kaj registaro de Vjetnamio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto