Vizitu Forumon

Fermiĝis la Duaj Junularaj Olimpikoj en Nankino

(GMT+08:00) 2014-08-29 16:30:58     Redaktoro:Li Lu

Ĵaŭde vespere en Nankino fermiĝis la Duaj Someraj Junularaj Olimpikoj. Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la ferman ceremonio. Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, deklaris fermiĝon de la junularaj olimpikoj. En sia parolado Bach dankis la ĉinan registaron, la nankinan organizan komitaton por la junularaj olimpikoj kaj la volontulojn.

En la ferma ceremonio okazis kultura prezentado nomata "disflori la juneco", pli ol 2 000 aktoroj kaj volontuloj partoprenis en la prezentado.

Ĉirkaŭ 3 800 sportistoj el 204 landoj kaj regionoj partoprenis en 222 konkursoj de 28 sportbranĉoj. Ĉinio, la gastiganto-lando, sendis pli ol 120 sportistojn al la junularaj olimpikoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto