Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Aŭgusto 29)

(GMT+08:00) 2014-08-29 16:25:09     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Marde Palestino kaj Israelo subskribis interkonsenton pri longperioda batalhalto danke al la mediacio de Egiptio kaj aliaj flankoj. UN esprimis bonvenon pri la batalhalto, kaj urĝis la du flankojn tuj komenci politikan intertrakton. La longperioda batalhalto en Gazao validiĝis je la 19a horo marde laŭ la loka tempo. Multaj homoj iris al stratoj por celebri la finon de la konflikto, kiu daŭris 50 tagojn.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris en komunikaĵo, ke pli brila estonteco de Gazao kaj Israelo dependas de longedaŭra batalhalto, kaj ĉiuj flankoj devas porti sur sin la respondecon. La komunikaĵo emfazis, ke se oni ne solvos radikalan problemon de la palestina-israela krizo, ia ajn klopodo por paco estos nur starigo de scenejo por sekvaj perfortoj. Ĝi akcentis, ke Gazao devas esti sub la administrado de leĝa palestina registaro promesita de la Palestina Liberiga Organizo; Israelo devas haltigi la blokadon de Gazao. Ban esperas, ke la batalhalto povos komenci politikan procezon kaj realigi eternan pacon inter Palestino kaj Israelo, kaj ke la du flankoj revenos al la intertrakto kaj atingos interkonsenton pri definitiva statuso.

La Monda Ogranizo pri Sano merkrede publikigis plej freŝan raporton pri la epidemio Ebola, konfirmante eksplodon de Ebola en la provinco Equateur en la nordokcidenta parto de Demokratia Respubliko de Kongo. De la 28a de julio ĝis la 18a de aŭgusto la provinco raportis 24 suspektatajn kazojn de la malsano, kaj 13 pacientoj mortis. La ogranizo asertis, ke ĉi-foja eksplodo havas neniun rilaton kun la epidemio en Okcident-Afriko. Felix Kabange, konga ministro pri sano, merkrede diris, ke en la lando la nombro de konfirmitaj Ebola-infektitoj kreskis ĝis ses, kaj 36 homoj estas suspektataj pri infektiĝo. Estas blokita la regiono, kie eksplodis la epidemio. Stabiliga Misio de UN en Demokratia Respubliko de Kongo ĉesigis la patroladon en tiu regiono. Ĝi anoncis, ke UN asignos milionon kaj 500 milojn da usonaj dolaroj por respondi al la pli kaj pli serioza epidemio en la lando.

Nabih Barri, prezidanto de la Nacia Asembleo de Libano, marde alvokis, ke la internacia komunumo donu urĝajn helpojn al la libana armeo por fortigi ĝian kontraŭterorisman kapablon. Tiutage la Sekureca Konsilio de UN adoptis la rezolucion pluvalidigi la mandaton de la Provizoraj Trupoj de UN en Libano. Libana mediato raportis, ke tiutage en Bejruto Barri renkontiĝis kun diplomatiaj senditoj de kvin konstantaj membroŝtatoj de la Sekureca Konsilio de UN al Libano, kaj Derek Plumbly, speciala kunordiganto de UN al Libano. Li diris, ke Libano, precipe la orienta regiono Aarsal, ankoraŭ alfrontas minacojn de terorismaj organizoj, kaj la konflikto antaŭ nelonge en Aarsal probable aperos en aliaj regionoj de la lando. Li petis la internacian komunumon doni helpojn al la armeo kaj sekurectrupoj de Libano por kontentigi urĝajn postulojn de ili. La Sekureca Konsilio de UN tiutage adoptis la rezolucion pluvalidigi la mandaton de la Provizoraj Trupoj de UN en Libano ĝis la 31a de aŭgusto de 2015.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto