|
|
||
Ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉefministro Li Keqiang kaj aliaj gvidantoj inkluzive de Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli, ĉeestis la ceremonion, kiu okazis matene en la Muzeo de la Milito de la Ĉina Popola Rezisto Kontraŭ Japana Agreso,.
Venka Tago de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso, ratifikita de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso en februaro, estis oficiale festita la 3an de septembro en Ĉinio.
En la ceremonio prezidata de Li Keqiang, gvidantoj kaj aliaj funkciuloj silente staris kaj prezentis florkorbojn al martiroj, kiuj oferis siajn vivojn en la milito. Post la ceremonio kolomboj estis liberigitaj.
Gvidantoj kaj funkciuloj poste vizitis ekspozicion en la muzeo pri la rilatoj inter Ĉinio kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |