Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Septembro 5)

(GMT+08:00) 2014-09-05 12:58:54     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Shanshan bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinaj gvidantoj merkrede ĉeestis al la ceremonio festanta la 69an datrevenon de la Venka Tago de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso. Tio estis la unua fojo post kiam la leĝdona organo ratifikis oficialan festadon de la tago. Ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉefministro Li Keqiang kaj aliaj gvidantoj, inkluzive de Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli, ĉeestis la ceremonion, kiu okazis matene en la Muzeo de la Milito de la Ĉina Popola Rezisto kontraŭ Japana Agreso. En la ceremonio prezidata de Li Keqiang, gvidantoj kaj aliaj funkciuloj silente staris kaj prezentis florkorbojn al martiroj, kiuj oferis siajn vivojn en la milito. Post la ceremonio kolomboj estis liberigitaj. La gvidantoj kaj funkciuloj poste vizitis ekspozicion pri la rilatoj inter Ĉinio kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

Lastatempe la epidemio Ebola pli rapide disvastiĝis en okcident-afrikaj landoj. Ankaŭ terorismo minacas tiujn landojn. Ministroj pri eksterlandaj aferoj el Niĝerio, Kamerunio kaj Niĝerlando merkrede kunvenis en Abuĝo por diskuti pri kontraŭrimedoj. Usono, Britio, Kanado, Afrika Unio kaj UN sendis delegitojn al la kunveno. La ĉeestantoj retrorigardis efektivigon de la komuna kontraŭterorisma batalo, pridiskutita en la Pariza Pintkunveno, la Londona Pintkunveno kaj la Usona-Afrika Pintkunveno, kaj diskutis ĉefe pri respondo al minaco de la niĝeria ekstremisma grupo Boko Haram. Niĝerio lunde dekretis noktan elirmalpermeson en Maiduguri, ĉefurbo de la nordorienta ŝtato Borno por respondi al la serioziĝanta terorista minaco. Nur unu tagon poste la urbeto Bama je 70 kilometroj for de Maiduguri estis kaptita de la armita grupo Boko Haram. Krome, la epidemio Ebola fariĝis pli serioza en la okcident-afrikaj landoj. La Monda Organizo pri Sano merkrede anoncis, ke pli ol 1 900 homoj mortis pro Ebola. Laŭ komunikaĵo de la organizo, pli ol 40% da kazoj estis raportitaj en la lastaj 21 tagoj. Oni prognozis, ke dekmiloj da homoj infektiĝos.

Merkrede rusa prezidento Vladmir Putin telefone konversaciis kun sia ukraina paralelulo Petro Poroshenko. Ili diskutis pri la situacio en Ukrainio kaj interŝanĝis opiniojn pri rimedoj, necesaj por rapide fini la konflikton en orienta Ukrainio. La ukraina flanko diris, ke la du ŝtatestroj akordiĝis pri eterna batalhalto. Sed tion malkonfirmis Rusio post kelkaj horoj. Tiutage Eŭropa Komisiono adoptis proponitan planon pri pluaj sankcioj kontraŭ Rusio, kaj la enhavoj tuŝas kapital-merkaton, defendon, milit-civilajn produktojn kaj sentemajn teknikojn. La membroŝtatoj de EU pridiskutos kaj taksos la planon, kaj la enhavoj estos publikigitaj, kiam ĝi estos adoptita. Eŭropa Komisiono ankaŭ decidis plu asigni 30 milionojn da eŭroj por subteni la merkaton de agrikulturaj produktoj por respondi al la kontraŭsankciaj rimedoj de Rusio. Dacian Clolos, komisionano de EU pri agrikulturaj aferoj, diris, ke la monsumo povas helpi al terkulturistoj influitaj de la kontraŭsankciaj rimedoj de Rusio venki la malfacilojn en certa periodo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto