Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Sept 12)

(GMT+08:00) 2014-09-12 15:20:25     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĵaŭde tagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping aviadile atingis Duŝanbon. Taĝikio estas la unua stacio de lia vojaĝo. Li ĉeestas la 14an Kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo ĵaŭde kaj vendrede en Duŝanbo. Post la kunveno li faros ŝtatan viziton al Taĝikio, Maldivio, Srilanko kaj Hindio, invitite de ŝtatestroj de tiuj landoj.

Antaŭ la kunveno Xi Jinping renkontiĝos kun rusa prezidento Vladimir Putin. Ili diskutos pri regionaj kaj internaciaj demandoj kaj pri la duflankaj rilatoj. Dum la kunveno la ŝtatestroj faros fermitan konsiliĝon pri la situacio en Ukrainio. Xi Jinping prezentos la starpunkton de Ĉinio pri tiuj temoj. Post la kunveno li faros ŝtatan viziton al Taĝikio. Mediatoj de tiu lando opiniis, ke la vizito de Xi Jinping havas historian signifon. Sekve li vizitos Maldivion, Srilankon kaj Hindion, kaj sendube la vizito al Hindio estas ĉefaĵo de la kvar-landa vojaĝo. Loka mediato diris, ke la vizito de Xi Jinping akcelos efektivigon de programoj de ekonomia kunlaboro inter la du landoj.

Skotlando okazigos referendumon pri sia sendependeco en la venonta semajno. Freŝa opinisondo montris, ke kreskis la nombro de subtenantoj de sendependeco. La subtenantoj kaj la oponantoj kampanjas inter la elektantoj. Merkrede la brita ĵurnalo the Daily Mail aperigis artikolon de ĉefministro Cameron. Li diris, ke Britio estas aro da malgrandaj insuloj en la Norda Atlantiko, tamen en la pasinteco Skotlando, Anglolando, Kimrio kaj Nord-Irlando man-en-mane akiris elstarajn atingojn. Li asertis, ke la nuna politika alianco de Britio estas tre valora, kaj ĉiu skoto ne devas dubi. "Ni senpacience esperas, ke vi restos en Britio, kaj ne esperas, ke la granda familio de Britio estos kondukita al splitiĝo."

Merkrede ukraina prezidento Petro Poroshenko diris, ke leĝprojekto pri portempa aŭtonomeco de partaj regionoj en orienta Ukrainio estos prezentita al la parlamento en la venonta semajno. Tiutage li subskribis la leĝon pri sankcio, kiun adoptis la parlamento en la 14a de aŭgusto. Laŭ tiu leĝo Ukrainio rajtas apliki sankciojn kontraŭ fremdaj landoj aŭ fremdlandanoj. Poroshenko diris en vastigita kunveno de la registaro, ke leĝprojekto pri portempa aŭtonomeco de partaj regionoj en Donecko kaj Luhansko estos prezentita al la parlamento plej frue en la sekva semajno. Li emfazis, ke Ukrainio faros nenian cedon pri teritoria integreco kaj ŝtata sistemo. Li neis la aserton, ke Ukrainio enkondukos federaciismon. Li diris, ke la memorando atingita de la registaro kaj la ribeluloj en Minsko tekstas, ke devas esti reakirita kaj konservata la ukraina suvereneco super ĉiuj regionoj, inkluzive de tiuj okupataj de la ribeluloj, en la orienta landparto. Tiutage mediatoj publikigis ĉiujn 12 enhavojn de la minska memorando, kaj menciita estas leĝprojekto pri speciala statuso de partaj regionoj en orienta Ukrainio kaj pri pli frua okazigo de lokaj elektoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto