Vizitu Forumon

Hotelo el Konteneroj por Futbalfanoj

(GMT+08:00) 2014-09-15 09:41:21     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 27a de aŭgusto, por ŝpari sian monon pro la spektado de futbalaj matĉoj en fremdlando dum la Monda Futbalpokalo, multaj futbalfanoj, spite al sia volo, dormas eĉ en slumo, flughaveno, aŭ trajnostacio. Nun, tiuj, kiuj iros al Rusio en 2018 por la Monda Futbalpokalo, havas alian elekton. La urbo Saransk, unu el la dek unu urboj de Rusio, gastigantoj de la futbalpokalo, havas sian planon, t.e. konstrui simplan hotelon el konteneroj por fanoj de futbalo, kun du mil ĉambroj.

Saransk situas sescent kvardek kilometrojn oriente for de Moskvo. La urbo jam subskribis unuan interkonsenton kun Snoozebox, la brita kompanio por kontenerhoteloj, por konstrui porokazan hotelon en la futbala vilaĝo Snoozebox. La hotelo sin starigos apud la akvorezervejo Lukhovka kaj distancos je nur dekminuta irado al la ĉefsportejo de la futbalpokalo. La hotelo formiĝos ĉefe el modifitaj enŝipaj konteneroj, metitaj unu sur alia, kaj entenos pli ol du mil ĉambrojn.

Por ke klientoj facile vivu ĉi tie, la posedanto de la hotelo konstruos ankaŭ restoraciojn, vendejojn, amuzejojn, ktp.. Oni instalos eĉ grandan plat-ekranan televidilon. En ĉiu ĉambro estos du litoj, wifi, plat-ekrana televidilo, kaj ŝlosilkarto por en- kaj el-iro.

Laŭinforme, la kompanio Snoozebox faris provizorajn hotelojn por solenaĵoj en multaj lokoj tra la mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto