Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Sept 19)

(GMT+08:00) 2014-09-19 15:47:07     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La 'ĉina drako' kaj la 'hinda elefanto' fortigas la ligitecon en komerco kaj investo por forĝi intiman disvolvan partnerecon malgraŭ la landlima disputo restigita de historio.

La du aziaj najbaroj konsentis pri investo en fervojoj kaj industriaj parkoj de Hindio kaj pri reĝustigo de komerca malekvilibro ĵaŭde dum la intertrakto inter la vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hinda ĉefministro Narendra Modi.

Xi Jinping diris dum la intertraktato, "Ĉinio kaj Hindio ambaŭ estas influaj landoj de la mondo. Kiam niaj du landoj parolas per unu voĉo, la tuta mondo aŭskultas atenteme."

"Se la 'ĉina drako' kaj la 'hinda elefanto' kunekzistas harmonie kaj realigas pacan kaj kunlaboran disvolviĝon," li aldonis, "tio profitigos 2,5 miliardojn da homoj en la du landoj kaj ankaŭ homojn en aliaj evoluantaj landoj kaj havos profundan influon sur la regionon kaj la tutan mondon."

Post la intertrakto Xi Jinping diris al raportistoj, ke la du flankoj konsentis pri kunlaboro por altigi la trajnan rapidon de Hindio kaj kune esplori la vojon plibonigi fervojajn stacidomojn kaj disvolvi altrapidajn fervojojn en tiu lando.

Modi diris, ke Hindio bonvenigas Ĉinion partopreni en infrastruktura disvolvado de la lando, ekzemple en elektroprodukto kaj fervoja konstruo, kaj esperas grandigi eksporton de farmaciaj kaj manufakturaj produktoj al Ĉinio.

Dume ambaŭ gvidantoj konsentis konvene mastrumi kaj regi la landliman disputon inter la du landoj.

Vendrede publikiĝis la rezulto de skota referendumo. Sendependeco de Skotlando estis rifuzita.

La baloto finiĝis ĵaŭde nokte je la deka horo, kaj tiam ĉiuj balotstacioj estis fermitaj. Sekve oni komencis nombri voĉojn. Vendrede matene laŭ la loka tempo la rezulto estis publikigita. 55% da balotantoj diris "ne".

Alex Salmond, unua ministro de la skota registaro balotis en sia hejmloko. Li diris, ke tiu ĉi tago estas la ŝanco ununura por ĉiu skoto dum la vivo, kaj li kredas, ke ĉiuj memoros tiun tagon por ĉiam.

Dimanĉe la norda kriminala tribunalo de Kairo juĝis la kazon de eksa prezidento Mohamed Morsy, akuzita pri likado de ŝtataj sekretoj. La tribunalo ne faris verdikton, sed decidis, ke la sekva raŭndo de la juĝo okazos en la 20a de septembro.

La juĝado komenciĝis ĉirkaŭ la 12a horo tagmeze. Morsy estis kondukita al la tribunalo per helikoptero. Aperis antaŭ la tribunalo ankaŭ aliaj 34 akuzitoj. Same kiel antaŭe la akuzitejo de Morsy estis metita ekster ferdrata reto kaj ŝirmita per vitro por malhelpi lian parolon. La tribunalo unue aŭskutis akuzon kaj atestojn de persekutantoj. La ĉefa atesto etsis raporto de la nacia telekomunika administracio pri kontrolo de la konto de elektronika poŝto de la prezidentejo. Juĝistoj pridemandis kelkajn akuzitojn, kaj advokatoj de la akuzitoj postulis plurajn atestojn por konsulto. Fine, la tribunalo decidis denove juĝi la kazon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto