Vizitu Forumon

Memfoto aŭkciita por sepdek mil pundoj

(GMT+08:00) 2014-09-22 14:07:30     Redaktoro:Xiong Linping

Memfoto de la sveda fotisto Oscar Rejlander

El raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 14a de septembro, unu memfoto, farita de la sveda fotisto Oscar Rejlander en la kvindekaj jaroj de la dek-naŭa jarcento, estas konsiderita kiel la unua en la mondo; kaj ĝi estis antaŭnelonge aŭkciita por sepdek mil pundoj.

Kiel oni informis, tiu ĉi memfoto estis trovita en lede duonbindita fotalbumo de la fotisto Oscar Rejlander. En la fotalbumo sume enestis pli ol sepdek fotoj. Laŭdire, antaŭ ol prezenti tiujn fotojn al la aŭkciejo Morphets, ilia posedanto entute ne sciis, kiom ili reale valoras.

Liz Pepper Darling, laboranto de la aŭkciejo Morphets, rakontis: "La posedanto de la fotalbumo eniris nian oficoĉambron kaj demandis, ĉu ĝi estos vendita por cent pundoj. Ni tuj perceptis la gravecon de tiuj ĉi fotoj faritaj en la unuaj jaroj, kiam fotografio komencis sian iradon.

Kiel informite, la modeluloj de tiuj ĉi pli ol sepdek fotoj estas Oscar Rejlander mem kaj lia edzino Hallam Tennyson. En la dek-naŭa jarcento Oscar Rejlander vendis tiun ĉi fotalbumon al mara hidrologo George Browing, kaj tiu poste heredigis ĝin al siaj posteuloj.

Oni diris, ke tiu ĉi fotalbumo eble estas la unua de Oscar Rejlander, kaj publike vendita.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto