Vizitu Forumon

Teruraj konfuzaĵoj lasitaj de Usono: 10-jara tumulto en Irako

(GMT+08:00) 2014-09-23 10:52:46     Redaktoro:Selena

En 2003 Usono gvidis siajn aliancanojn invadi Irakon kaj finis regadon de Saddam Hussein. Tamen nelonge poste oni rimarkis, ke la usona diro pri posedo de grandskalaj mortigitaj armiloj fare de la iraka registaro estas pure falsa. Sekve Usono provis starigi tiel nomatan "demokration" en Irako kaj fari ĝin kiel ekzemplon en la mezorienta regiono.

Tamen 11 jaroj pasis. Irako ne iĝis ekzemplo en la regiono, des pli ĝi falis en kotejon de terorismo kaj intersekta konflikto. En la lando ofte okazis masakro, kiu surprizis la mondon.

En la 23-a de aŭgusto Nickolay Mladenov, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN pri la irakaj aferoj alvokis al la internacia socio kune reteni probablan masakron en Amerli, urbeto en norda Irako. Antaŭ tio la urbeto estis sieĝita de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levanto je 2 monatoj. Cetere la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levanto jam faris buĉadon en multaj lokoj kaj draste malboniĝis la situacio en Irako.

En la 21-a de aŭgusto funebrante pri mortigita usona raportisto, usona prezidento Barak Obama nomis la Islaman Ŝtaton de Irako kaj Levanto kancero kaj indikis, ke en la 21-a jarcento la ekstremisma organizo ne akiros lokon en la socio. Tamen laŭ Hakim Huzaiye, kiu laboras en la mediatoj dum pli ol 40 jaroj, Usono devas respondeci pri leviĝo de la organizo.

"Usono devas respondeci pri leviĝo de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levanto, ĉar ĝuste pro la usona invado estiĝis tumulto. La senordeco rezultigis intersektan konflikton kaj ekstremisman penson senbride disvastiĝantan."

Veterana politika analizanto Ahmed Alsaady opinias, ke Usono perforte eniris en Irakon kaj intencis restarigi la landon laŭ sia propra volo, tamen la falsa demokratio alportis grandan suferon al la lando.

"Usono atestis renverson de la reĝimo de Saddam Hussein kaj aktive faris sian planon pri nova mezoriento, tamen ili estas rigardata kiel invadantoj. Ilia invado rezultigis falsan demokration, kiu ne konformas al la iraka stato. Cetere la invado ankaŭ alportis drastan malboniĝon de la sekureca situacio."

Pro la organizo Islama Ŝtato de Irako kaj Levanto, Irako perdis teritorion de la nordokcidenta landparto. Nuntempe Usono refoje deklaris helpi al la iraka sekuriga trupo kaj kurdoj repreni teritorion per aeratako, sed ĉu irakanoj devas meti sian esperon pri sekureco kaj stabileco sur Usonon? Pri tio irakanoj ĝenerale havas rezervojn. Laŭ ili la novnomumita ĉefministro kaj baldaŭ organizota nova registaro estos pli fidindaj. Hakim Huzaiye diris:

"Mi esperas, ke la nova registaro povos plenumi taskon, kiun la antaŭa registaro ne faris, kaj irakanoj devas akompani la registaron. Mi estas optimisma pri la estonteco."

Veterana politika analizanto Ahmed Alsaady esprimis esperon, ke la nova ĉefministro penos meti ekvilibron sur ĉiujn sektojn kaj malfermos novan paĝon por Irako.

Tamen la nova registaro ankoraŭ ne povas eviti retenon de la usona faktoro dum solidariĝo. Kiel la iraka nova registaro traktu la rilatojn inter la centra registaro kaj la aŭtonoma kurda registaro, kiun Usono forte subtenas kaj kiu estas tagoposttage potenca? Kaj kiel oni evitu disapartigon de Irako, kaj lasu la landon plue ekzisti en la mapo, kiel sendependa lando kun kompleta suvereneco? Tio estas embarasa problemo antaŭ la nova registaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto