Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Sept 26)

(GMT+08:00) 2014-09-26 14:32:41     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La turka registaro dimanĉe anoncis, ke en la lastaj tagoj cent miloj da siriaj rifuĝintoj eniris Turkion, kaj ili urĝe bezonas humanajn helpojn. Fuat Oktay, direktoro de la turka administracio de katastroj kaj urĝaj aferoj, diris, ke la turka registaro registris la siriajn rifuĝintojn kaj demandis pri iliaj bezonoj, kaj nun du rifuĝejoj estas intense konstruataj por loĝigi tiujn sirianojn. Ankaŭ oficejo de la Alta Komisaro de UN por Rifuĝintoj pretigas ĉiutagajn necesaĵojn por helpi ilin.

Laŭ freŝaj donitaĵoj de la turka registaro, 250 mil rifuĝintoj loĝas en 22 rifuĝejoj en la landlimaj provincoj, kaj la turka registaro jam elspezis tri miliardojn da usonaj dolaroj por la rifuĝejoj, kaj la nombro de siriaj rifuĝintoj en diversaj lokoj de la lando kalkuliĝis al miliono kaj 370 mil, inkluzive de 450 mil infanoj. La invado de rifuĝintoj aldonis premon al la registaro kaj socio de Turkio.

Ashraf Ghani Ahmadzai kaj Abdullah Abdullah, du kandidatoj por la posteno de afgana prezidento, lunde subskribis interkonsenton pri unueca registaro kaj kadro de regado. La Sendependa Elekt-Komitato de Afganio anoncis, ke eksa financa ministro Ghani gajnis la elekton. Prezidanto de la elekt-komitato diris en gazetara konferenco, ke laŭ la kontrolita rezulto kaj post la konsiliĝo de la du kandidatoj, Ghani estis elektita kiel prezidento, tamen li ne malkaŝis, kiom da voĉoj ricevis la du kandidatoj. La nuna prezidento Hamid Karzai bonvenigis la rezulton. Li deziris sukceson al la nova registaro. La elektita prezidento enoficiĝos espereble en la venontaj kelkaj tagoj. Estas evidente, ke Usono pli multe zorgas pri la sekureca interkonsento, kiun ĝi atendas subskribi kun la nova registaro de Afganio.

Lunde vespere Usono kaj ĝiaj kvin aliancanoj Saud-Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Jordanio, Barejno kaj Kataro lanĉis 14 raŭndojn da aeratako al pluraj objektivoj de IŜIL en Sirio. Dume ili pafis 47 misilojn kaj sendis ĉasaviadilojn, bombaviadilojn kaj senpilotajn aviadilojn. Almenaŭ 20 membroj de IŜIL kaj 50 membroj de Al-Qaeda estis mortigitaj. La siria registaro diris en la sekva tago, ke Usono informis konstantan delegiton de Sirio al UN antaŭ la aeratako. Tamen ĝi ne ilustris sian sintenon pri la aeratako. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris, ke respondo al la ekstremismaj grupoj en Sirio bezonas klopodojn de multaj flankoj. Li emfazis, ke ĉiuj agoj devas submetiĝi al la Ĉarto de UN. Li bedaŭris morton kaj vundiĝon de civiluloj en la aeratako kaj postulis, ke ĉiuj flankoj de la aeratako observu internacian humanecan leĝon kaj alprenu necesajn rimedojn por eviti morton kaj vundiĝon de civiluloj. La Rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke por la batalo kontraŭ terorismo oni devas alpreni plenampleksan vojon. Ĝi avertis, ke solflanka aeratako ne utilas al regiona stabileco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto