Vizitu Forumon

Diplomatiaj strategio kaj koncepto manifestitaj el dek vizitoj de Xi Jinping

(GMT+08:00) 2014-10-08 21:17:48     Redaktoro:Xiong Linping

La unuan de oktobro nova Ĉinio venigis sian 65an datrevenon. La nova centra gvidkolektivo kun Xi Jinping kiel la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ekde la 18a Centra Komitato de KPĈ, planas diplomatiajn aferojn, konforme al enlande socia reformado kaj al ŝanĝiĝo de internaciaj sistemoj, lige kun la tradicia kulturo de Ĉinio kaj kun la diplomatiaj karakteroj de nova Ĉinio, kaj laŭgrade havigas al si diplomatiajn strategion kaj koncepton.

Internacia situacio kaj ĉina koordinato

La diplomatiaj strategio kaj koncepto de Xi Jinping estas intime ligitaj kun internacia situacio kaj ĉina evoluŝtupo.

Post la fondiĝo de nova Ĉinio Mao Zedong, per sia diplomatia strategio, paŝon post paŝo disrompis la intencon de Usono kaj Sovetio, starigi sian influsferon en Ĉinio; ĉirkaŭ la fermiĝo de la malvarma milito, Ĉinio gvidata de Deng Xiaoping lanĉis merkatigan reformadon; hodiaŭ, Ĉinio, kiu ne plu spiras de aliaj nazoj, fariĝis unu el la malmultaj landoj post la dua mondmilito, kiuj havas kompletan industrian sistemon.

Konforme al la historia kaj internacia koordinatoj, ĉe kiuj Ĉinio situas, de la du jaroj post sia enoficiĝo, prezidanto Xi Jinping, spite al penado, plenumis dek vizitojn. Liaj piedoj postlasis siajn spurojn en 28 landoj tra Azio, Afriko, Eŭropo, Nordameriko kaj Sudameriko, kaj per tiuj spuroj li mezuris la grandan mapon de la internacia politikogeografio kaj esprimis la diplomatian strategion de Ĉinio.

Internacia identeco de Ĉinio

De marto de 2013 ĝis nun, en mallongaj unu kaj duona jaroj, prezidanto Xi Jinping piedtuŝis grandajn landojn, kiel Usono, Rusio kaj aliaj el Eŭropo, periferiajn landojn el Orienta Azio, Suda Azio, Sudorienta Azio kaj Meza Azia, kaj evolulandojn el Afriko, Latinameriko.

La vizitaranĝo enkorpigis la internacian identecon de Ĉinio: unuflanke, kun la pliiĝo de la ŝtataj fortoj Ĉinio nepre reguligis sian rolon akordige al la rilatoj kun aliaj grandaj landoj, eliminante miskomprenon inter si kaj ili, interkonsiliĝante pri pli multe da internaciaj temoj, kaj prenante sur si pli da internaciaj devoj, kaj aliflanke, Ĉinio devas identigi sin kiel evoluantan landon, kaj per frapanta esprimo kaj reala agado solvi variajn dubojn de periferiaj kaj evoluantaj landoj.

El la ĝisnunaj dek vizitoj de Xi Jinping duona distanco sin kadrigis en periferiajn landojn, en kiuj naskiĝis la strategia pensado pri du zonoj, tio estas, la tera ekonomia zono de la Silka Vojo kaj la mara ekonomia zono de la Silka Vojo.

Kaj samtempe evolulandoj en Afriko kaj Latinameriko estas gravaj landoj por la vizitoj de Xi Jinping, ĉar Ĉinio, same kiel evolulando, malsimilas al okcidentaj landoj.

Internacia figuro de Ĉinio

Se Ĉinio ĉiam imitus kaj sekvus la ekzistantan figuron de la okcidento, Ĉinio jam destine malvenkus ĉe la linio de strato. La ĉina ekonomio kaj la socia evoluado ne iris la misvojon, blinde imitante la okcidenton, sed kontraŭe, firme sin tenas ĉe memstareco kaj sendependeco.

La 28an de junio 2014, en la memoriga kunveno pri la 60-jariĝo de la apero de la kvin principoj pri paca kunekzistado, Xi Jinping emfazis la mondan koncepton de Ĉinio, malsaman ol la okcidenta: "La internacia socio pli kaj pli fariĝas sorta komunumo, en kiu 'mi' ne povas ekzisti sen 'vi', same kiel 'vi' ne ekzistas sen 'mi'. Ĉiu lando, kiam ĝi klopodas sin evoluigi, devas akceli komunan disvolvadon de aliaj landoj kaj fari, ke la disvolvaj fruktoj favoru diverslandajn popolojn."

La popolo aspiras al bela vivo, kio estas la celo de la ĉina diplomatio. En la diplomatiaj strategio kaj koncepto de Ĉinio: tiu mondo, en kiu mankas malriĉaj landoj, sed ne tiu mondo, en kiu nur kelkaj landoj monopolas disvolvajn fruktojn, tio ja estas bela morgaŭo aspirata de la diverslandaj popoloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto