Vizitu Forumon

Nova pensado de Ĉinio pri diplomatiaj rilatoj kun Usono

(GMT+08:00) 2014-10-09 17:17:06     Redaktoro:Xiong Linping

De post kiam Xi Jinping prenis oficon de ŝtata prezidanto, la diplomatia politiko de Ĉinio fariĝas pli iniciativa, precipe en la protektado de la ŝtata suvereneco. Pri tio Usono havas sian komprenon, ke la diplomatio de Ĉinio esprimiĝas pli potenca kaj alprema. Sed se oni detale analizus la paroladojn de prezidanto Xi Jinping en gravaj diplomatiaj okazoj, kiel la interparolon kun la usona prezidento Obama junie 2013 en la farmobieno Annenberg, la diplomatia politiko de Ĉinio fakte ne ŝanĝiĝis, tio estas, ke Ĉinio ankoraŭ sin tenas sur la vojo de paca evoluigo, kaj ke Ĉinio daŭre iniciatas kaj strebas al la starigo de novtipa grandlanda interrilato kun Usono.

La diplomatia politiko de Ĉinio pri Usono baziĝas sur la kompreno: en la fono de tio, ke ekonomio tutmondiĝas en rapida disvolviĝado kaj ke la paco kaj evoluigo fariĝas la ĉeftemo de epoko, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ankoraŭ estas la plej gravaj duflankaj rilatoj. Gvidantoj de Ĉinio konvinkiĝas, ke Ĉinio kaj Usono povos iri novan vojon, sur kiu mankus alfrontiĝo kaj antagonismo inter grandaj landoj, kiel okazis en la historio. Xi Jinping plurfoje diris: "La vasta Pacifiko havas sufiĉe grandan spacon por enteni la du grandajn landojn, Ĉinion kaj Usonon." Kiel formi novtipan grandlandan interrilaton, prezidanto Xi Jinping resumis tion per tri vidpunktoj: "nekonflikto kaj neantagonismo; reciproka respekto; kunlaboro por kungajno."

Konsidere la nunan situacion en kiu al Ĉinio kaj Usono mankas interfido, Ĉinio alvokas per diversaj rimedoj pliigi interkomprenon kaj interfidon inter si kaj Usono, inkluzive de ilia interkomunikado ĉe alta tavolo. Plene utiligante variajn formojn, la du landoj faru pli da dialogoj, da interŝanĝoj kaj da interkomunikoj. Ili ambaŭ persiste estu kompanoj, ne estu rivaloj. Ili, per dialogo kaj kunlaboro, sed ne per alfrontĝo kaj konflikto, konvene traktu kontraŭdirojn kaj duiĝojn.

Ĉefaĵoj de la reciproka respekto estas respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Prezidanto Xi Jinping eksplicite asertis, ke tio estas, el la vidpunkto de Ĉinio, respekti la socian sistemon kaj evoluvojon elektitajn de Ĉinio kaj la suverenecon de Ĉinio. Rilate la problemojn pri Tajvano kaj Tibeto, Ĉinio postulas, ke Usono respektu la suverenecon kaj la teritorian integrecon de Ĉinio, kaj ne subtenu la agadon por dispartigi Ĉinion. Rilate la problemojn pri la Orienta Ĉina Maro kaj la Suda Ĉina Maro, Ĉinio postulas, ke Usono kondutu objektive kaj juste kaj faru aferojn, kiuj povus mildigi la situacion. Kaj en la problemo pri homaj rajtoj Ĉinio konfesas, ke inter Ĉinio kaj Usono ekzistas diverĝoj pro la malsamaj kulturoj kaj historioj de la du landoj.

Kunlaboro por kungajno estas kondiĉo por starigi novtipan grandlandan interrilaton. Ĉinio opinias, ke la du partioj devas forigi nul-suman penson. En multaj problemoj regionaj kaj tutmondaj Ĉinion kaj Usonon kuntrenas koncernaj interesoj, kaj pro tio ili devas fortigi kunlaboron en gravaj aferoj, ekzemple pri la Korea Duoninsulo, irana nuklea problemo, klimata ŝanĝiĝo, energifonta sekureco, grena sendanĝereco, kaj tiel plu.

Azipacifiko estas regiono en kiu plej intense interplektiĝas la interesoj de Ĉinio kaj Usono kaj plej ofte interaktivas la du landoj. Laŭ opinio de Ĉinio, en Azipacifiko Ĉinio kaj Usono havas komunajn interesojn pli ol diverĝojn. Maje 2014 prezidanto Xi Jinping prezentis novan koncepton pri azia sekureco, kiu estas komuna, sinteza, kunlabora kaj daŭripova.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto