Vizitu Forumon

Ĉinio estas grava movforto de monda ekonomio

(GMT+08:00) 2014-10-12 15:28:45     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang sabate faris tonikan prelegon en la 6a Hamburga Pintkonferenco "Ĉinio Renkonti Eŭropon". Li diris, ke Ĉinio estas ankoraŭ grava movforto por la monda ekonomia reprosperigo, kaj tio ankaŭ profitigas la ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Ne eblos malmola surteriĝo de la ĉina ekonomio, Li diris en la prelego, aldonante, ke Ĉinio havas la kapablon subteni ekonomian kreskon je sufiĉe alta rapido en la estonteco.

Ekonomia disvolvado ne estas sprinto, sed longdistanca kurado, kiu postulas paciencon kaj persistemon, Li diris, asertante, ke Ĉinio subtenis stabilan kreskon ekde la komenco de ĉi tiu jaro malgraŭ komplika situacio enlanda kaj internacia.

Li emfazis, ke la ĉina ekonomio rapide disvolviĝis jam pli ol 30 jarojn, tamen ĝi ankoraŭ havas sufiĉan fonton de movforto, kaj en la venonta certa periodo la ĉina ekonomio havos la kondiĉojn de rapida kreskado kaj marŝos al pli alta nivelo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto