Vizitu Forumon

La plej rapida aŭtomodelo movata de raketo

(GMT+08:00) 2014-10-13 12:20:19     Redaktoro:Xiong Linping

La brita ĵurnalo Daily Mail raportis en la 8a de oktobro, ke grupo da gelernantoj el la graflando Nottinghashire, Britio, antaŭ nelonge konstruis modelon de aŭtomobilo, movatan de raketo, kaj tio, ke ĝia rapideco en horo atingis 800 kilometrojn, rompis la mondan rekordon de la aŭtaj modeloj movataj de raketo.

Tiu ĉi grupo da gelernantoj devenas de la mezlernejo Joseph Whitaker en la urbo Mansfield. Ĝi konsistas el kvar knabinoj kaj dek kvar knaboj aĝaj je 11 ĝis 17 jaroj. Ili dezajnis sume tri modelojn de aŭtomobilo, respektive nomatajn kiel Redshift, Bloodhound kaj Insanity, kaj poste tiuj modeloj estis testitaj sur la vetveturejo Royce en Hucknall.

La enhora rapideco de ĉiuj tiuj ĉi tri aŭtomodeloj superis 708 kilometrojn. Por Redshift la rapideco en horo estis je 769,4 km; por Bloodhound je 722,4 km; kaj por Insanity je 820,49 km en la unua testo kaj je 895,25 km en la dua testo, el kio rezultis la averaĝa rapideco en horo: 857,9 km, kaj pro tio ĝi rompis la mondajn rekordojn antaŭe kreitan de aliaj kaj de ili mem.

La instruisto Phil Worsley diris: "Ni ricevis du atestilojn de la oficiala instanco Guinness-libro de Rekordoj, ĉar ni rompis la rekordojn kreitajn de aliaj kaj de ni mem. Ni aĉetis simplajn partojn de raketo, muntis kaj pafis ilin al la aero. El tio venis nova ideo al ni: konstrui aŭtomedolon movatan de raketo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto