Vizitu Forumon

Kreiva kaj pragmata agostilo de Xi Jinping plivastigas spacon por la diplomatio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2014-10-13 16:53:59     Redaktoro:Xiong Linping

Dum du jaroj, de kiam enoficiĝis la novageneracia centra gvidkolektivo, prezidanto Xi Jinping spertis dek vizitojn, kaj liaj diplomatiaj koncepto kaj agostilo, kreivaj kaj pragmataj, lastatempe estas speciale atentataj. Qu Xing, direktoro de la Ĉina Instituto pri Internaciaj Problemoj, rimarkis, ke prezidanto Xi Jinping aparte atentas movi la rilatojn inter grandaj landoj, akordigi periferiajn landojn, solidigi la bazon de la rilatoj kun evolulandoj, kaj pri varmaj problemoj Xi Jinping agis pli aktive kaj meminiciate.

Evidente efikas kreivo en la rilatoj interlandaj

Intervjuate de raportisto de ĈRI, Qu Xing diris, ke Xi Jinping havas novajn konceptojn pri diplomatio, el kiuj la ĝenerala programo estas la revo de Ĉinio, opiniante, ke la revo de Ĉinio estas esence simila al tiu de la mondo. Prezidanto Xi Jinping, rilate al la rilatoj kun grandaj landoj kaj kun periferiaj landoj, prezentis novajn vidpunktojn, t.e. la aserton pri la novtipa grandlanda interrilato por Usono; la esprimon pri "intimo, sincero, favoro, toleremo" kaj la pensadon pri "unu zono kaj unu vojo", kaj la iniciaton pri la kvin kontaktoj de politiko, trafiko, komerco, valuto kaj popolkoro por la periferiaj landoj, kaj la kvar-ideograman principon "vero, utilo, intimo kaj sincero" por la afrikaj landoj. Krome Xi Jinping proponis fondi la Azian Bankon por Investado al Bazaj Instalaĵoj, Monrezervejon de BRIC-ŝtatoj, Disvolvan Bankon de BRIC-ŝtatoj, kaj tiel plu.

Qu Xing opinias, ke por diplomatio Xi Jinping metas sian atenton aparte sur superstrukturan projektadon, kaj farante diplomatian decidon, li emas pensi desube, nome preni la plej malbonajn kondiĉojn en sian konsideron.

Diplomatia stilo pragmata kaj kreiva

Alia unu el la diplomatiaj karakteroj de prezidanto Xi Jinping estas pragmatismo. Qu Xing diris, ke julie kaj aŭguste prezidanto Xi Jinping en po du tagoj respektive vizitis Sud-Koreion kaj Mongolion; tia sola vizito punktalpunkta de ĉina ŝtatestro al periferia lando estas senprecedenca kaj kreiva: tio kaj montras la diplomatian penson akordigi la rilatojn kun periferiaj landoj kaj enkorpigas la diplomatian stilon de pragmatismo.

Qu Xing diris, ke la diplomatia politiko de "intimo, sincero, favoro kaj toleremo" rilate al la periferiaj landoj estas la daŭrigo de la antaŭa diplomatia politiko de Ĉinio "amike al najbaroj, kompane al najbaroj", kaj nun ĝi evoluis pli profunden kaj pli alten. Ekzemple, la ideogramo "favoro" manifestas, ke la disvolviĝo de Ĉinio favoru periferiajn landojn; kaj "toleremo" indikas, ke ĉiu lando havu toleran sintenon pri malsamaj regmanieroj, diferencaj valorkonceptoj, kaj variaj soci-sistemoj.

Dum tiuj ĉi vizitadoj prezidanto Xi Jinping plurfoje aperigis artikolon subskribitan per sia nomo en eksterlanda ĉefa mediato. Pri tio Qu Xing opiniis, ke ĉiu el la artikoloj de Xi Jinping kaptis la atentopunkton de la cellandaj legantoj. En la socio de informado, tutmondiĝo, plurpolusismo kaj diverseco la agado estas nova formo de publika diplomatio.

Qu Xing vortigis, ke antaŭe la ĉinoj nur faris, sed ne emis paroli, ĉar ili opiniis, ke oni ne bezonas paroli pri tio, kion oni bone faris. Sed fakto instruis al la ĉinoj, ke tio ne ĉiam efikas. La aperigo de artikoloj en ĉefaj mediatoj de cellandoj estas efika publika diplomatio. "Oni bezonas kaj bonan fakton kaj elokventan paroladon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto