Vizitu Forumon

Ĉina kaj rusa ĉefministroj kunvenis en Moskvo

(GMT+08:00) 2014-10-14 15:58:39     Redaktoro:Li Lu

Lunde posttagmeze laŭ la loka tempo en Moskvo ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia rusa kolego Dmitry Medvedev kune prezidis la 19a kunvenon de ĉina kaj rusa ĉefministroj. La du ĉefministroj faris profundan interparolon, aŭskultis laborraportojn de la ĉina-rusa komisiono por kunlaboro pri homaj studoj, la ĉina-rusa komisiono por kunveno de ĉefministroj, la ĉina-rusa komisiono por kunlaboro pri investo, la ĉina-rusa komisiono por kunlaboro pri energio, kaj kune planis kunlaboron de la sekva stadio.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas la plej grandaj najbaroj unu por la alia kaj gravaj amikoj, kaj la duflanka kunlaboro utilas al paco kaj disvolvado de la mondo.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas fortigi ekonomian kaj komercan kunlaborojn kun Rusio por atingi la celon de la duflanka komerco de cent miliardoj da usonoj dolaroj.

Dmitry Medvedev varme bonvenigis Li Keqiang por la ocifiala vizito kaj ĉeesto al la 19a kunveno de ĉina kaj rusa ĉefministroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto