Vizitu Forumon

Ĉinio profundigos strategian partnerecon kun Italio

(GMT+08:00) 2014-10-15 16:07:50     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde en Romo la vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas klopodi kune kun Italio por plifortigi reciprokan konfidon, solidigi la politikan fundamenton de la duflankaj rilatoj kaj ekspluati la potencialon de la praktika kunlaboro.

Tion li esprimis en komuna gazetara konferenco kun sia itala kolego Matteo Renzi post renkontiĝo.

Li diris, ke ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la starigo de la ĉina-itala plenampleksa strategia partnereco, kaj la duflankaj rilatoj atingis ŝlosilan stadion, kiu kunligas la estintecon kaj la estontecon.

Li akcentis, ke Ĉinio estas preta pliigi duflankajn komercon kaj investon kaj plifortigi kunlaboron kun Italio en la kampoj de infrastruktura konstruo, energio, financo, novigo kaj ankaŭ mez-grandaj kaj malgrandaj entreprenoj.

Li aldonis, ke Ĉinio kaj Italio, ambaŭ heredantoj de grandaj antikvaj civilizacioj, ĝuas denaskajn avantaĝojn en interhomaj interŝanĝoj, kaj la du flankoj devas daŭre profundigi kunlaboron en kulturo, eduko kaj turismo.

Li diris, ke la 10a Azi-Eŭropa Pintkonferenco baldaŭ okazos en Milano, kaj ĝin ĉeestos gvidantoj el pli ol 50 landoj kaj internaciaj organizoj. Ĝi estos grava oportuno por aziaj kaj eŭropaj landoj por plivastigi konsenton, fokusiĝi al disvolviĝo kaj plifortigi kunlaboron.

Renzi diris, ke Italio kaj Ĉinio ambaŭ havas grandajn kulturojn; ili estas proksimaj kunlaboraj partneroj kun longedaŭra amikeco, kaj la ĉiuflanka kunlaboro inter la du landoj ricevis riĉajn rikoltojn kaj havas brilan estontecon. Li aldonis, ke Italio volas celebri la 10an datrevenon de la starigo de la duflanka plenampleksa strategia partnereco kaj antaŭenpuŝi la disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto