Vizitu Forumon

Li Keqiang intervidiĝis kun Herman Van Rompuy kaj José Manuel Durão Barroso

(GMT+08:00) 2014-10-16 17:30:27     Redaktoro:Li Lu

Merkrede vespere en Milano ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun prezidanto de Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy kaj prezidanto de Eŭropa Unio José Manuel Durão Barroso.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun EU, kaj li admiris kontribuojn de la du prezidantoj dum ilia oficperiodo. La 16a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj EU ellaboris strategian planon pri ĉina-eŭropa kunlaboro 2020. Ĉinio volas preni la 40an datrevenon de la starigo de la duflankaj diplomatiaj rilatoj kiel oportunon por malfermi novan perspektivon de la rilatoj.

Li Keqiang montris, ke Eŭropa Unio estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio, kaj la du flankoj estas disvolvaj oportunoj unu por la alia. La du flankoj devas efektivigi la partnerecon de paco, kresko, reformado kaj civilizacio, firmigi interfidon, kunlabori en la kampoj de ekomonio kaj komerco, energio, financo, teknologio kaj homaj studoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto