Vizitu Forumon

Ni iras sur ĝusta vojo

(GMT+08:00) 2014-10-16 16:59:33     Redaktoro:Xiong Linping

En la plej proksima numero de la gazeto Qiushi aperos la artikolo "NI iras sur ĝusta vojo – pri kelkaj vidpunktoj al la socialisma vojo kun ĉinaj trajtoj", la artikolo de Liu Qibao, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ, kaj ĉefo de la Propaganda Departemento sub la Centra Komitato de KPĈ. Nun ni ekstraktas kelkajn ĉefaĵojn ĉi-sube:

Sur la vojo de Ĉinio – ni kuras antaŭe en internacia konkurado

Ni diras, ke la vojo de Ĉinio estas ĝusta kaj trairebla, ne pro ies subjektiva juĝado, sed pro la forta respondo el praktikoj kaj pro la profunda rezulto el la kontrasto historia kaj internacia.

Praktiko estas la plej bona juĝisto. Ekde la finiĝo de la dua mondmilito, aparte en la lastaj pli ol 30 jaroj, inter ĉiuj landoj senforme disvolviĝas la konkurado pri evoluvojo kaj evolumodelo. En tiu ĉi konkurado la startpunkto de multaj landoj estas pli alta ol tiu de Ĉinio, iliaj riĉfontoj estas pli riĉaj ol tiuj de Ĉinio, kaj ilia ekstera medio estas pli bona ol tiu de Ĉinio, sed la rezulto de la konkurado montras, ke Ĉinio gajnis. Dum tiu tempo kelkaj landoj ŝanĝis sian standardon kaj sekve eniris misvojon, kie ili restas en kotaĉo; kaj aliaj sendistinge transprenis la sistemon de alia lando por instali ĝin al si kaj tial "malsaniĝis" pro la greftado. Sed, kontraŭe, ni ne iras la vojon sinfermantan kaj jam kadukiĝintan, nek la misvojon kun alies standardo, sed la novan socialisman vojon kun ĉinaj trajtoj. Sur tiu ĉi vojo, ni en kelkaj jardekoj trairis la evoluprocezon, kiun travivis evoluintaj landoj dum kelkaj jarcentoj, kaj plenumis historian transsalton de paŭperismo al preskaŭa satiĝo kaj plue al ĝenerala bonstato. La ĉina nacio grandpaŝe marŝas antaŭen, pelata de la epoka tendenco, kaj alvenigas la brilan horizonton de granda prosperiĝo.

En la lastaj kelkaj jaroj la kontribuprocento de Ĉinio al la kreskado de la monda ekonomio troviĝis super 20%, kaj nun eĉ super 30%. La tiel grandan ŝanĝiĝon de Ĉinio iuj alilandaj politikistoj kaj fakuloj nomis "la plej grava evento en nia tempo", kaj opinias la progreson de Ĉinio "nekomparebla".

Malĉifri la vojon de Ĉinio – ni kreis civilizitan sistemon kun aparta trajto kaj avantaĝo

Vojo kaj sistemo estas intime interligitaj: sukceso de vojo ne povas ekzisti sen garantio de sistemo. Ĉinio elektis la sistemon propran al si. Ekde la moderna tempo Ĉinio provis surmeti al si diversspecajn "ŝuojn", iam eĉ volis grefti sur sin okcidentan sistemon, sed per tiuj Ĉinio ne sukcesis. Nur post tiam, kiam la Komunista Partio de Ĉinio naskiĝis, ĉio ŝanĝiĝis ĝisfunde. Nia partio, gvidante la tutan popolon en longedaŭra penado kaj esplorado, trovis la socialisman vojon kun ĉinaj trajtoj, kaj el tio formiĝis la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj. Kompare kun aliaj sistemoj, nia sistemo en multaj rilatoj havas elstarajn avantaĝojn, kaj el ĝi montriĝas civilizita sistemo kun aparta trajto kaj avantaĝo.

Praktiko pruvis, ke la sistemo de Ĉinio havas avantaĝon, flekseblecon, vivecon, potencialon. Ĝi riĉigis kaj evoluigis la sisteman civilizacion de la homara socio. Iuj eksterlandaj scienculoj rimarkis, ke la okcidenta evolumodelo estas reduktanta al la regioneca, kaj la sukceso de la ĉina sistemo malfermis plurisman epokon, en kiu kunekzistas kaj konkuras variaj sistemoj.

Fonto el la vojo de Ĉinio – ni amasigas spiritan forton plej daŭran kaj plej profundan

Valorkoncepto estas la kerno de evoluvojo. Nia partio predikas la kernan valorkoncepton tiel pri riĉiĝo, demokratio, civiliziteco kaj harmonio, kiel pri patriotismo, sindediĉo, honesto kaj homamo. Tiu kerna valorkoncepto profunde respondis al la gravaj demandoj, kian landon kaj kian socion ni konstruas, kaj kiajn civitanojn ni kultivas, kaj estas ĝenerala esprimo pri la vojo de Ĉinio sur la nivelo spirita kaj valora. Tiu kerna valorkoncepto heredas la internan kernon de la brila tradicia kulturo de la ĉina nacio, enkorpigas la esencan proprecon, evoluan postulon kaj strebitan celon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj estas "la plej granda komuna divizoro" de la valorkoncepto de la ĉina popolo kun 1,3 miliardoj da homoj.

Prijuĝi la vojon de Ĉinio – ni prenas kiel definitivan kriterion la komunan konstruadon kaj kunan ĝuadon de la tuta popolo

Ke la popolo aspiras al bela vivo, tio estas la celo de nia penado. La ĉina popolo amas vivadon, havas revon, aspiras al pli bona klerigado, pli stabila laborloko, pli komforta loĝejo, kaj ili postulas garantion de digno, sukceson de afero, kaj atingon de valoro. Dum pli ol 30 jaroj post la reformado kaj pordomalfermo, tiuj honestaj revoj nun poŝtupe realiĝas kaj samtempe disvolviĝas al pli alta nivelo.

La vojo de Ĉinio estas elektita de la ĉina popolo kaj kreita de ili. La vojo estas irita kaj irata de la popolo sub la gvido de la partio. Ĉu la vojo estas bona aŭ ne bona, nur tiu, kiu nun iras sur ĝi, havas la rajton je elparolo.

Kun la firma konvinko de la popolo el miliardo kaj milionoj da homoj, ni havas pli da motivo kaj kuraĝo por iri tiun ĉi vojon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto