Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Okt 17)

(GMT+08:00) 2014-10-17 09:56:29     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio kaj Italio merkrede promesis plifortigi kunlaboron en serio da kampoj, inkluzive de sekureco kaj leĝplenumo, por plu cementi la duflankajn rilatojn. La du landoj faris la promeson en komuna deklaro publikigita dum la vizito de ĉina ĉefministro Li Keqiang en Italio.

La deklaro diras, ke la du landoj estas pretaj plifortigi kunlaboron en la kampoj de justico, leĝo, sekureco, laŭleĝa regado kaj la batalo kontraŭ translandaj krimoj kaj terorismo surbaze de respekto al la diferencoj en iliaj sociaj kaj juraj sistemoj. Ili ankaŭ konsentis profundigi kunlaboron en scienca kaj teknika novigo por realigi reciprokan profiton kaj kungajnon.

Ĉinio kaj Italio atingis konsenton pri fortigo de kunlaboro en kvin privilegiaj kampoj de energi-ŝiparado, mediprotekto, nutraĵa sekureco, aviado kaj aerokosmo. Ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la starigo de la ĉina-itala plenampleksa strategia partnereco, kaj la interrilatoj atingis ŝlosilan stadion, kiu kunligas la estintecon kaj la estontecon.

La 116a Ĉina Foiro de Importo kaj Eksporto oficiale inaŭguriĝis merkrede en Kantono. La foiro estas dividita en tri stadiojn kaj daŭros ĝis la 4a de novembro. Pro reboniĝo de la eksterlanda komerco, ĉi-foje ĝi estas aparte atentata. Liu Jianjun, proparolanto de la foiro, diris, ke ree pliiĝis firmaoj partoprenantaj en la foiro, kaj la kvanto de eksterlanda komerco espereble estos stabila. Laŭ donitaĵoj de la Ĝenerala Dogana Administracio, en la tria trimestro de la kuranta jaro la kvanto de ĉina eksporto kalkuliĝis al 7 000 miliardoj da juanoj, pli multe je 7,2% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro; en septembro la eksporto kreskis je 15,1%. Releviĝo de la eksterlanda komerco pliigis la entuziasmon de firmaoj al la foiro. Liu konigis, ke ĉi-foje la ekspozicio estas aranĝita sur spaco de 1,18 milionoj da kvadrataj metroj, kun 60 222 standoj, kaj aliĝis 24 751 eksterlandaj firmaoj.

La ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant sabate atakis plu la urbeton Kobane en norda Sirio. La internacia komunumo esperas, ke Turkio enmiksiĝos kiel eble plej frue, tamen la turka registaro adoptas atend-kaj-vidan sintenon, kaj tio estigis proteston de enlandaj kurdoj kaj por-kurdaj politikaj partioj. Ekde la 7a de oktobro eksplodis protestoj de kurdoj en orientaj kaj sudorientaj provincoj de Turkio, kaj centoj da homoj mortis kaj vundiĝis. La protestoj jam disvastiĝis al la ĉefurbo Ankaro kaj la plej granda urbo Istanbulo. En la lasta vendredo 164 homoj estis arestitaj pro la protesto en Istanbulo. Vizaĝe al la grandaj protestoj, turka prezidento Recep Tayyip Erdogan montriĝis ankoraŭ necedema. Li kritikis la por-kurdajn Popoldemokratian Partion kaj Popolan Partion, ke ili agitis homojn al la tumulto. Li diris, ke la du partioj ne rajtas kritiki la registaron, ĉar ili ne donis pozitivajn voĉojn al la parlamenta mocio rajtigi la registaron bati ekstremisman grupon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto