Vizitu Forumon

Teruraj konfuzaĵoj lasitaj de Usono: Kiel irakanoj taksu Usonon

(GMT+08:00) 2014-10-21 17:03:05     Redaktoro:Selena

En 2003 Usono gvidis siajn aliancanojn invadi Irakon kaj finis regadon de Saddam Hussein. Tamen nelonge poste oni rimarkis, ke la usona diro pri posedo de grandskalaj mortigitaj armiloj fare de la iraka registaro estas pure falsa. Sekve Usono provis starigi tiel nomatan "demokration" en Irako kaj fari ĝin kiel ekzemplon en la mezorienta regiono.

Tamen 11 jaroj pasis. Irako ne iĝis ekzemplo en la regiono, des pli ĝi falis en kotejon de terorismo kaj intersekta konflikto. En la lando ofte okazis masakro, kiu surprizis la mondon.

Usona mediato CNN ofte mencias en siaj programoj al lernantoj, ke por junaj lernantoj naskitaj en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, la iraka milito akompanas ilin dum ilia kreskado. Vortoj kiaj grandskalaj mortigitaj armiloj kaj malica akso estas vaste konataj de usonaj junuloj. Tamen por irakaj junuloj, vivantaj dum la sama periodo, la iraka milito estas pli serioza, ĉar la milito ne nur okazis en la novaĵoj, des pli renversis ilian vivon kaj eĉ ŝanĝis ilian estontecon. Do en la okuloj de tiuj irakaj junuloj, kia lando Usono estas? kaj kiel la iraka milito ŝanĝu ilian sorton?

En pasintaj 30 jaroj Irako ĉiam estas en milito aŭ konflikto. En 2003 Usono kaj ĝiaj aliancanoj per milita invado restarigis la landon. Iu mezaĝulo, kiu longtempe vivas en Bagdado diris al raportisto, ke dum la regado de Saddam Hussein, homoj havis sekurecon, sed ne demokration; kaj nun ili ĝuis demokration, sed ne sekurecon. Sen la sekureca medio ne eblas por ordinaraj homoj paroli pri estonteco.

Sur la iraka strato raportisto renkontis kelkajn junulojn, kiuj naskiĝis en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento. Inter ili iuj ĵus diplomiĝis kaj iuj sin okupas pri io en la socio je kelkaj jaroj.

Hasan Mohsin Ouda naskiĝis en 1991, kaj ĝuste en tiu jaro eksplodis la golfa milito. Suferinte 42-tagan aeratakon, Irako deklaris ricevi rezolucion n.660 de SK de UN, kaj retiris sian armeon el Kuvajto. Malvenko de la golfa milito markis dekadencon de Irako. Lastatempe Hasan Mohsin Ouda edziĝis. Li malkaŝeme esprimis sian abomenon al Usono:

"Post dek jaroj usonanoj finfine agnoskis, ke ilia ekzisto en Irako estas grandega eraro. Mi opinias, ke Usono ne alportas demokration al Irako, fakte ĝi venigas nenian benon al ni."

Ali Omar Hussein naskiĝis en 1993 kaj ĵus diplomiĝis el la fakultato pri juro. En la jaro de lia naskiĝo, Usono faris venĝan batalon kontraŭ Irako. Post dek jaroj eksplodis la iraka milito. En lia memoro la iraka stato estas tagoposttage malboniĝanta ekde eniro de Usono en Irakon:

"Ili grande damaĝas la landon. Fakte Irako estas tagoposttage malboniĝanta. Antaŭ perforta eniro de Usono en Irakon, la situacio estis pli kontentiga."

Objektive dirite, ne ĉiuj irakanoj posedas abomenon al Usono. Raportisto renkontis filmiston nomatan Yahya, kiu iam faris studon en Usono kaj estas korinklina al la lando. Reveninte al Irako li kun kolegoj kamerais mallongan teatraĵon kaj filmon, kiuj spegulas la veran Irakon. Tamen por li tio ne multe sufiĉas, li volas per sia laboro eksponi pli veran kaj vivan Irakon al la mondo.

"Ĝenerale neirakanoj konas Irakon per novaĵoj rilate al bomb-eksplodoj, teroristoj kaj IŜIL, tamen ni volas priparoli okazintaĵojn de ordinaraj homoj."

Kvankam estas ne tute similaj opinioj pri Usono, tamen dum babilado kun raportisto, tiuj junuloj koincide esprimis malkontenton pri la iraka sekureca situacio. Seidr Ala Jawad, juna policano, diris al raportisto, ke pro la streĉa situacio lia elhejmiĝo probable estus eterna forpaso.

"Kiam mi foriras por laboro, miaj famianoj ofte timas, ke mi ne povu reveni al la hejmo."

Spite al malkontenta situacio, tiuj junuloj estas feliĉuloj, ĉar almenaŭ ili havas okupon por sin vivteni. Pro longtempa senordo, la iraka nacia ekonomio suferis ruiniĝintan damaĝon, kaj multaj fabrikoj estis fermitaj. Ĉie videblas junuloj, kiuj ne povas trovi sian postenon. Ali Omar Hussein diris, ke liaj kelkaj amikoj diplomiĝis du jarojn antaŭ li, sed ankoraŭ ne trovis laboron. Li pensis, ke Irako havas tre bonan riĉfonton; se la paco venos, ĉiuj povos bone vivi. Li havas la revon, t.e. ĉiuj havos laboron kaj neniu vivos ekster okupo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto