Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis kunveno de financaj ministroj de APEK

(GMT+08:00) 2014-10-22 17:43:29     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede en Pekino inaŭguriĝis la 21a Kunveno de Financaj Ministroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli faris paroladon en la inaŭgura ceremonio.

Zhang diris, ke ĉi-jare Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro havas la ĉinan jaron kaj baldaŭ okazigos la 22an Neoficialan Konferencon de Gvidantoj en Pekino. Li rimarkigis, ke prezidanto Xi Jinping akcentis, ke Ĉinio prenos tion kiel oportunon, vizaĝos al la estonteco, serĉos starigi pli striktan partnerecon, profundigos pragmatan kunlaboron, ludigos al la organizo pli grandan gvidan rolon kaj skizos longperiodan disvolvadon. Zhang emfazis, ke la kunveno de financaj ministroj estas grava okazaĵo de la ĉina jaro de la organizo, kaj la ĉeestantoj diskutos ĉirkaŭ la temoj de la azi-pacifika makroekonomia situacio, kunlaboro pri investo kaj financado en infrastruktura konstruado, reformado de financa kaj imposta politiko por akcelo de ekonomia restrukturado, kaj disvolvado de reala ekonomio en financ-subtenaj regionoj.

Li diris, ke Ĉinio estas unu el la membroj de la azi-pacifika familio, kaj la disvolviĝo de Ĉinio estas ligita kun tiu de Azi-Pacifiko. Per reformado kaj novigo Ĉinio antaŭen puŝos la disvolvadon, antaŭenigos sciencteknikan novigon, akcelos novigon de sistemo kaj mekanismo, administrado kaj komerca modelo, senĉese stimulos la novigemon de miloj kaj miloj da entreprenoj kaj individuoj, kaj akcelos sanan kaj stabilan disvolvadon de la ekonomio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto