Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno

(GMT+08:00) 2014-10-24 15:12:04     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Karolina kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Marde en Bruselo kunvenis Günther H. Oettinger, komisionano de Eŭropa Unio pri energio, Alexander Novak, rusa ministro pri energio, kaj Yuri Prodan, ukraina ministro pri energio. Post malfacila intertraktado ĉiuj partioj atingis preparan planon pri prezo de naturgasa livero de Rusio al Ukrainio, tamen la plano ankoraŭ devas esti aprobita de respektivaj registaroj aŭ organoj.

Laŭ plano la tripartia kunveno devus esti finita tagmeze de tiu tago, tamen ĝi daŭris ĝis la 8a horo de tiu ĉi vespero, kaj tiam reprezentantoj de la tri partioj fine aperis en gazetara konferenco. Oettinger la unua faris deklaron. Li diris, ke la nove atingita plano inkluzivas la enhavojn, ke Ukrainio planas aĉeti kvar miliardojn da kubaj metroj da naturgaso el Rusio antaŭ la fino de tiu ĉi jaro; Ukrainio konsentas repagi al Rusio 1 400 milionojn da usonaj dolaroj post ricevo de la rusa naturgaso antaŭ la fino de oktobro kaj denove repagi al Rusio 1 600 milionojn da dolaroj antaŭ la fino de tiu ĉi jaro. Rusa ministro pri energio Alexander Novak malkaŝis en la gazetara konferenco, ke Ukrainio aĉetos naturgason el Rusio laŭ la prezo de 385 usonaj dolaroj por ĉiu kuba metro.

Lastatempe la ekspansiigo de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant en norda Sirio denove vekis atenton de la tuta mondo. En la lastaj pli ol du monatoj la internacia alianco sub la dominado de Usono lanĉis aeratakojn kontraŭ tiu ĉi grupo kaj iagrade vundis ĝin, tamen ĝi restas tre forta. La organizo Siria Observo de Homaj Rajtoj sabate diris, ke tiutage la aeratakoj de la usona armeo al orienta kaj norda Sirio mortigis kvin civilulojn. En la landlima urbo Kobane daŭras la batalo inter la ekstremisma grupo kaj la kurdaj armitaj fortoj. La organizo diris, ke ok militemuloj de la ekstremisma grupo estis atakmortigitaj de la kurdaj armitaj fortoj apud la magistrata domo. Krome la kurdoj reprenis la domegon de radio-stacio en la okcidenta antaŭurbo de Kobane. En la lasta vendredo la Sekureca Konsilio de UN publikigis deklaron, alvokante pli grandan operacon kontraŭ la ekstremisma grupo. La deklaro emfazis, ke la internacia komunumo fiaskigu la grupon kaj elradikigu mallarĝecon, perforton kaj malamon, kiujn ĝi elvokas.

Niĝeria ministro pri defendo Alex Badeh diris en la lasta vendredo, ke la niĝeria registaro kaj la ekstremisma grupo Boko Haram jam atingis interkonsenton; la du flankoj decidis tuj haltigi batalon, kaj Boko Haram liberigos 219 kidnapitajn lernantinojn en konvena tago. Badeh diris, ke la registaro observos la interkonsenton, tamen li ne malkaŝis kondiĉon de batalhalto. Hassan Tukur, privata sekretario de niĝeria prezidento Goodluck Jonathan, konfirmis la novaĵon. Li diris, ke en la 16a de oktobro la registaro subskribis kun Boko Haram interkonsenton pri batalhalto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto