Vizitu Forumon

Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun tanzania prezidento

(GMT+08:00) 2014-10-25 19:01:27     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun tanzania prezidento Jakaya Mrisho Kikwete vendrede posttagmeze en la Granda Halo de la Popolo en Pekino.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio kaj Tanzanio estas bonaj amikoj kaj bonaj partneroj kun komuna sorto; Ĉinio volas kun Tanzanio profundigi kunlaboron en la kampoj de agrikulturo, industria parko kaj financo kaj disvolvi regionan kunlaboron en aviado.

Kikwete diris, ke en la pasintaj 50 jaroj post starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Tanzanio kaj Ĉinio la du flankoj ĉiam komprenis kaj subtenis unu la alian, kaj senĉese disvolviĝis la duflankaj rilatoj. Li diris, ke la tanzania registaro dankas Ĉinion por ĝiaj helpoj kaj subtenoj al ekonomia kaj socia disvolvado de Tanzanio, kaj volas profundigi tradician amikecon kaj grandigi reciprokprofitan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto