Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Okt 31)

(GMT+08:00) 2014-10-31 15:40:54     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Militaj persekutantoj diris marde en Pekino, ke Xu Caihou, eksa vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, konfesis akcepton de ŝmirmono.

Militaj persekutantoj finis enketon pri la korupto de Xu kaj komencis la proceduron por endosierigi la kazon, diris komunikaĵo de la milita prokurorejo. Xu estis ankaŭ forpelita el la Komunista Partio de Ĉinio kaj eksigita el militservo kun nuligita rango de generalo. Xu prenis la avantaĝon de sia pozicio por helpi la promocion de aliaj homoj, akceptante grandan sumon de ŝmirmono persone kaj per siaj familianoj. La komunikaĵo diris, ke li ankaŭ serĉis profitojn por aliaj por ŝmirmono akceptita per liaj familianoj. La sumo de ŝmirmono estis "ekstreme granda". La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio elpelis Xu el la partio kaj transdonis lian kazon al persekutantoj junie en kunveno prezidita de prezidanto Xi Jinping. Xu estis sub la enketo ekde marto.

La nombrado de balotiloj de la ukraina parlamenta elekto proksimiĝis al la fino. La Centra Elekt-Komitato merkrede anoncis, ke kalkulinte 99% da balotiloj, ĝi trovis, ke ankoraŭ antaŭis la Popola Fronto sub la gvidado de Arseniy Yatsenyuk, ĝi kaj la bloko Poroshenko ambaŭ gajnis pli ol 20% da voĉoj. Poroshenko tiutage diris, ke lia bloko jam povas certigi gajnon de pli ol 130 sidlokoj de la parlamento, kaj li tre ĝojas, ke lia politika forto sukcesis en la elekto. Tamen li opiniis, ke ankoraŭ ne estas tempo por celebro, ĉar tio estas nur la komenco de reformado. Li emfazis, ke estas necese tuj komenci laborojn de la nova parlamento por organizi koalicion de regado kaj novan registaron. La koalicio havos unuecajn principojn kaj valorojn kaj prezentos al la parlamento serion da novaj leĝoj kaj regularoj por starigi stabilan kaj fidindan socian ordon. Poroshenko prezentis projekton de la koalicio al la Popola Fronto kaj la partio Samopomich, kaj esperis, ke la du partioj subtenos lian projekton.

Lunde posttagmeze la brita parlamento faris intensan debaton pri respondo al la postulo de EU pri 2,1 miliardoj da eŭroj da pago, porcio por Britio. David Cameron reasertis, ke Britio ne pagos tiun ĉi sumon antaŭ la 1a de decembro. Tamen parlamentanoj dubis pri lia starpunkto. Dum la debato preskaŭ ĉiuj parlamentanoj, kiuj faris parolojn, esprimis oponon kontraŭ la pago de 2,1 miliardoj da eŭroj, kaj la fokuso estis, ĉu li povus esti firma pri sia starpunkto kaj neniel cedos en diskuto kun EU. Kutime, Eŭropa Buroo de Statistiko, la administracia organo de EU, faras taksadon laŭ ekonomiaj donitaĵoj prezentitaj de la membroŝtatoj, kaj surbaze de tio ĝi decidas kontribuojn de la membroŝtatoj al buĝetjaro de EU. La brita porcio de 2,1 miliardoj da eŭroj estis elkalkulita laŭ la malneta enlanda produkto de Britio, prezentita de la Nacia Buroo de Statistiko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto