Vizitu Forumon

Ĉina ĉefministro prezentis kvin-punktan proponon pri Afganio

(GMT+08:00) 2014-10-31 17:46:41     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede en Pekino okazis la Kvara Ministra Konferenco de la Istanbula Procezo pri Afganio. Ĝin ĉeestis ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj afgana prezidento Ashraf Ghani Ahmadzai.

En sia parolado Li Keqiang prezentis la kvin-punktan proponon de Ĉinio por solvado de la afgana problemo: persisti en la principo "la afganoj administras Afganion", antaŭenigi politikan repacigon, akceli ekonomian rekonstruon, esplori evoluigan vojon, kaj fortigi eksteran subtenon.

La istanbula Procezo establita en 2011 estas la sola mekanismo de kunlaboro inter regionaj landoj pri Afganio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto