Vizitu Forumon

ĈPLA okazigis kunvenon pri politikaj laboroj

(GMT+08:00) 2014-11-02 18:11:14     Redaktoro:Yu Rongkang

La 30an de oktobro en la urbeto Gutian de Shanghang, Fujian-provinco inaŭguriĝis kunveno de la Ĉina Popola Liberiga Armeo pri politikaj laboroj. Xi Jinping, ŝtata prezidanto kaj ĉefo de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, ĉeestis la kunvenon en la sekva tago. Li emfazis, ke la epoka temo de politikaj laboroj de la armeo estas strikte ĉirkaŭi realigon de la ĉina revo de la granda rejuniĝo de la nacio kaj liveri fortan politikan garantion al atingo de la armeo-fortiga celo de la partio. Li akcentis, ke la armeo devas persisti en leninismo, la penso de Mao Zedong, la teorio de Deng Xiaoping, la ideologio de la tri reprezentadoj kaj scienca vidpunkto pri evoluigo, plenumi aranĝojn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri laŭleĝa regado kaj strikta disciplino de la partio, kaj efektivigi la gvidan principon de laŭleĝa kaj strikta administrado de la armeo. Li alvokis, ke la armeo plibonigu siajn politikajn laborojn en la nova situacio kaj plene ludigu la vivlinian rolon de politikaj laboroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto