Vizitu Forumon

Funkciuloj de MOS kaj okcident-afrikaj landoj admiras ĉinajn helpojn

(GMT+08:00) 2014-11-06 16:48:30     Redaktoro:Yu Rongkang

De post la apero de la epidemio Ebola en Okcident-Afriko Ĉinio kelkfoje liveris helpojn al landoj influataj de Ebola. Kelkaj funkciuloj de la Monda Organio pri Sano kaj tiuj landoj laŭdis Ĉinion pro ĝiaj helpoj al la batalo kontraŭ Ebola.

Merkrede en Ĝenevo la ĉina registaro liveris al la Monda Organizo pri Sano monhelpon de du milionoj da usonaj dolaroj por subteni laborojn de la organizo en Gvineo, Sieraleono kaj Liberio. Ĝis nun Ĉinio liveris al la tri landoj urĝajn helpojn kun la valoro de 750 milionoj da juanoj en kvar fojoj. Krome, Ĉinio jam sendis ĉirkaŭ 200 medicinajn laborantojn al la tri landoj, kaj planas sendi plu 300 personojn.

Ian Smith, direktoro de la oficejo de ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, diris, ke la novaj helpoj el Ĉinio forte plialtigos la kapablon de la epidemia regiono kaj ludas rolon en kuracado kaj flegado de la pacientoj, kontakto kaj sekvado, sekura enterigo kaj starigo de kuraca centro.

Yvette Stevens, delegito de Sieraleono al la oficejo de UN en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svisio, diris, ke oni devas danki Ĉinion, ĉar ĝi estis unu el la landoj, kiuj plej frue agis por liveri efektivajn helpojn al la batalo kontraŭ Ebola.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto