Vizitu Forumon

Xi Jinping okazigis bonvenigan ceremonion por usona prezidento Obama kaj komencis dialogon kun li

(GMT+08:00) 2014-11-12 16:21:31     Redaktoro:Xiong Linping

La 12an de novembro la ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis en la Popola Halo bonvenigan ceremonion por akcepti la usonan prezidenton Obama, kiu faras ŝtataferan viziton al Ĉinio.

La ŝtatgasta aŭtovico, eskortata de motorbicikloj, laŭlonge de la strato Chang'an atingis la Popolan Halon. La milita orkestro ludis la naciajn himnojn de Ĉinio kaj Usono. Obama, en la akompano de Xi Jinping, revuis la honoran gvardion de la tri armeoj.

Antaŭtagmeze Xi Jinping kaj Obama komencis sian dialogon etskalan, en kiu ili profunde interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj pri gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj kune zorgataj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto