Vizitu Forumon

Ĉinio komencis disdoni 10-jaran vizon al usonaj civitanoj

(GMT+08:00) 2014-11-13 14:38:43     Redaktoro:Li Lu

La 12an de novembro la ĉina ambasadorejo en Usono komencis disdoni 10-jaran vizon al usonaj civitanoj, por plenumi la plej novan interkonsenton de Ĉinio kaj Usono.

Ruan Ping, konsilisto kaj ĝenerala konsulo de la ĉina ambasadorejo en Usono donis la unuan 10-jaran vizon al usona civitano Edmund Downie.

Downie diris, ke la politiko estas pozitiva, ĝi malpliigas la pagon de la petantoj kaj helpas por akceli la interkomprenon de la du popoloj.

La 12an de novembro, usona ŝtatsekretario John Kerry disdonis novajn vizojn al ĉinaj civitanoj en la usona ambasadorejo en Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto