Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Nov 14)

(GMT+08:00) 2014-11-14 16:29:50     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La du monde plej grandaj ekonomioj merkrede anoncis ambiciajn celojn kaj promesis kune klopodi por pritrakti klimatan ŝanĝiĝon en la sekvaj 15 jaroj. Ĉinio kaj Usono anoncis siajn proprajn celojn pri trakto de klimata ŝanĝiĝo por la periodo post 2020 en komuna deklaro, publikigita post interparolo de la du ŝtatestroj tiutage en Pekino. La komuna deklaro diras, ke Usono intencas atingi la ĝeneralan celon redukti la emisiadon je 26% ĝis 28% surbaze de la jaro 2005 en 2025 kaj klopodos redukti la emisiadon je 28%. Ĉinio intencas atingi la kulminon de karbon-dioksida emisiado ĉirkaŭ 2030 kaj pligrandigi la porcion de ne-fosiliaj fueloj en la konsumado de primara energio ĝis ĉirkaŭ 20% en 2030. La deklaro diras, ke Ĉinio kaj Usono esperas, ke per la anoncitaj celoj ili aldonos movforton al la tutmonda intertraktado pri klimata ŝanĝiĝo kaj inspiros aliajn landojn elmeti ambiciajn agadojn kiel eble plej frue, prefere en la unua kvarono de 2015. La du landoj kune antaŭenpuŝos la internacian intertraktadon pri klimata ŝanĝiĝo por ke ĝi adoptu protokolon en la Klimata Konferenco de UN venontjare en Parizo.

Antaŭ nelonge en Pekino kunvenis gvidantoj kaj reprezentantoj de 21 ekonomioj de Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj regionaj komercaj gvidantoj kaj famaj kleruloj. Ili venis en akordon pri komenciĝo de la procezo de la azi-pacifika liberkomerca regiono, akcelo de la regiona interligo kaj interlaboro kaj noviga evoluigo. Adoptitaj Pekina Programo kaj Deklaro pri Azi-Pacifika Partnereco difinis direkton, celon kaj rimedojn de la disvolvado de Azi-Pacifika Kunlaboro. Tiu ĉi organizo signifas pli ol duonon de la malneta enlanda produkto de la tuta mondo kaj 44% de la monda komerco, kaj tiusence oni povas facile kompreni la gravecon de la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Dum la kunveno Ĉinio anoncis establi silk-vojan fondaĵon de 40 miliardoj da usonaj dolaroj por doni subtenon al infrastruktura konstruo, ekspluato de resursoj kaj industria kunlaboro en la landoj laŭlonge de la ekonomia zono de la Silka Vojo kaj de la mara Silkva Vojo en la 21a jarcento.

Rusio kaj Irano marde subskribis unupakan interkonsenton pri konstruo de ok nukleaj generatoraj kompletoj, kaj kvar estos starigitaj en la centralo Bushehr, konstruata de Rusio. La fuelo estos produktita en Rusio, kaj la eluzita fuelo estos denove transportita al Rusio por prilaboro kaj konservo. Krome, Rusio liveros al Irano teknikajn subtenojn kaj trejnos iranajn specialistojn. Sergei Kirienko, ĝenerala direktoro de la rusa ŝtata atom-energia agentejo, diris, ke la unupaka interkonsento estas la komenco de la kelkdek-jara kunlaboro inter Rusio kaj Irano. Tamen li asertis, ke la tuta konstruo de nukleenergiaj instalaĵoj, inkluzive de maŝinoj kaj fuelo, estos sub la kontrolo de la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj tute plenumos postulojn pri nuklea ne-disvastigo. Ali Akabar Salehi, ĉefo de la Irana Atom-Energia Organizo, diris, ke tio estas grava momento de la irana-rusaj rilatoj, kaj Rusio helpos al Irano eniri la nuklean kampon kaj konstrui nukleajn centralojn. Rusio kaj Irano iras en la sama direkto rilate multajn aferojn, tial la interkonsento enhavas politikajn faktorojn kaj tre gravas por la strategia kunlaboro de la du landoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto