Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Aŭstralio starigis plenampleksan strategian partnerecon

(GMT+08:00) 2014-11-18 18:20:00     Redaktoro:Lina

Lunde en Kanbero, ĉefurbo de Aŭstralio, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj aŭstralia ĉefministro Tony Abbott renkontis raportistojn.

Xi Jinping akcentis, ke li kaj ĉefministro Tony Abbott faris efikan interparolon kaj venis en vastan akordon; la decido starigi plenampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Aŭstralio direktas orientadon de evoluo de la dulandaj rilatoj en la estonteco. Li diris, ke esenca finiĝo de intertraktado pri duflanka liberkomerca pakto donos pli vastan merkaton, pli oportunajn kondiĉojn kaj pli perfektan sisteman garantion por la dulanda kunlaborado.

Tony Abbott diris, ke tiu tago estas signifoplena por Aŭstralio. Li opiniis, ke starigo de plenampleksa strategia partnereco kaj esenca finiĝo de intertraktado de liberkomerca pakto kreos pli multajn ŝancojn kaj interesojn por Ĉinio kaj Aŭstralio. Li diris ankaŭ, ke Aŭstralio volas esti fidinda partnero de Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto