Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Nov 21)

(GMT+08:00) 2014-11-21 14:36:25     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Karolina kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio kaj Aŭstralio anoncis efektivan finon de la intertraktado pri liberkomerca interkonsento. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aŭstralia ĉefministro Tony Abbott lunde anoncis, ke la du landoj efektive finis la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento. La anonco estis farita post la naŭ-jara intertraktado pri liberkomerca interkonsento. Nun Ĉinio estas la plej granda komerca partnero, eksport-merkato kaj import-fonto de Aŭstralio. Atingi la interkonsenton havos gravan signifon por la dulandaj ekonomiaj rilatoj, diris ĉina financa vicministro Zhu Guangyao en la ĵus finita pintkunveno de la Grupo 20 en Brisbano.

Ĵaŭde en Velingtono Xi Jinping renkontiĝis kun ĝenerala gubernatoro de Nov-Zelando Jerry Mateparae, kaj ambaŭ promesis starigi ekzemplajn rilatojn inter la du landoj. Esprimante sian refojan plezuran viziton en Nov-Zelando, Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando estas bonaj amikoj, kaj la du landoj faris vastajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn surbaze de reciproka respekto kaj interprofito. Li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando staras en la antaŭa vico de la ĉinaj rilatoj kun evoluintaj landoj kaj estas bona ekzemplo por la rilatoj inter landoj de malsamaj politikaj sistemoj, historioj, kulturoj kaj disvolvaj stadioj. La duflanka kunlaboro prezentas multajn ŝancojn kaj brilan perspektivon, Xi Jinping diris, aldonante, ke li atendas labori kun la nov-zelanda flanko por mapi la estontecan direkton de la duflankaj rilatoj kaj alporti pli da profitoj al la du popoloj. Mateparae diris, ke ĉar tio estas la tria vizito de Xi Jinping al Nov-Zelando, li devas esti rigardata kiel familiano laŭ la maoria tradicio. La ĝenerala gubernatoro ankaŭ esprimis la esperon, ke la du landoj fortigos kunlaboron, vastigos interhomajn interŝanĝojn kaj profundigos la amikecon inter la du popoloj.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde konfirmis la novaĵon, ke Germanio kaj Pollando elpelis rusajn diplomatojn. Proparolanto de la rusa ministerio anoncis, ke por respondi al la du landoj, Rusio elpelis unu germanan kaj kelkajn polajn diplomatojn, kaj ili jam iris el Rusio. Laŭ raporto de germanaj amaskomunikiloj, post kelkmonata observo la loka polico konstatis, ke unu el diplomatoj de la rusa konsulejo en Bonno okupiĝis pri spionado, kaj poste li estis elpelita el Germanio. La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde anoncis, ke Rusio elpelis unu el laborantoj de la germana ambasadorejo en Moskvo por respondi al la negastama ago de Germanio. La ministerio diris, ke Rusio elpelis kelkajn polajn diplomatojn, kiuj efektivigis aktivecojn enakordigeblajn kun ilia statuso. Antaŭ tio la pola registaro decidis elpeli kvar rusajn diplomatojn kaj unu raportiston je la sama preteksto. Pola ministro pri eksterlandaj aferoj diris lunde dum sia intervjuo kun raportisto en Bruselo, ke tio estas la tiel nomata simetria respondo, kaj la rusa decido metis finon al la afero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto