Vizitu Forumon

Xi Jinping urĝas agrikulturan kunlaboron inter Ĉinio kaj Nov-Zelando

(GMT+08:00) 2014-11-21 15:56:23     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede en Aŭklando ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando havas grandegan potencialon en la dulanda kunlaboro en agrikulturo kaj brutobredado.

Xi kaj nov-zelanda ĉefministro John Key tiutage ĉeestis la nov-zelandan ekspozicion de agrikultura tekniko. La ĉina prezidanto diris, ke agrikulturo kaj brutobredado estas grava parto de la duflanka kunlaboro. Li diris, ke Nov-Zelando ĝuas grandan reputacion en agrikulturo kaj brutobredado, dum Ĉinio estas granda konsuma merkato, tial la du landoj havas grandegan potencialon en ĉi-rilata kunlaboro. Li aldonis, ke la investado de ĉinaj entreprenoj en agrikulturo kaj brutobredado de Nov-Zelando akcelas lokan dungadon kaj ekonomian kreskon, kaj agrikulturaj produktoj povas esti vendataj al ĉinaj konsumantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto