Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto promesis pluan helpon al Fiĝioj

(GMT+08:00) 2014-11-22 18:13:07     Redaktoro:Yu Rongkang

La vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping sabate promesis, ke Ĉinio daŭre helpos Fiĝiojn disvolvi ekonomion, plibonigi popolan vivtenon kaj pritrakti klimatan ŝanĝiĝon.

Ĉinio volas klopodi kun Fiĝioj por plivastigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn kaj antaŭenigi duflankajn rilatojn, Xi diris en renkontiĝo kun fiĝia ĉefministro Josaia Voreqe Bainimarama dum sia unua ŝtata vizito al tiu pacifika insul-lando.

Xi diris, ke Ĉinio rigardas Fiĝiojn kiel gravan kunlaboran partneron inter la pacifikaj insul-landoj, respektas la disvolvan vojon elektitan de la fiĝia popolo kaj admiras fiĝiajn klopodojn doni unuaecon al disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio en sia Norden Rigarda Politiko. "Ni volas subteni interŝanĝojn kun Fiĝioj sur altaj niveloj kaj aliaj diversaj niveloj kaj plifortigi duflankajn kunlaboro," li diris.

La prezidanto rimarkigis, ke Fiĝioj ĝuas oportunan transporton, abundas je agrikulturaj, forstokulturaj, fiŝkaptaj kaj mineralaj resursoj, kaj antaŭenpuŝas "verdan kreskon", dum Ĉinio havas avantaĝojn en kapitalo, tekniko kaj merkato.

Xi diris, ke la ĉina registaro bonvenigas pli da fiĝiaj konkurencemaj produktoj eniri Ĉinion, subtenas Fiĝiojn en disvolvado de la ĉina turisma merkato kaj instigas ĉinajn entreprenojn investi en Fiĝioj.

Bainimarama diris ke la fiĝia popolo havas amikan senton al Ĉinio kaj alte taksas la subtenojn kaj helpojn de Ĉinio. Fiĝioj kaj Ĉinio kunhavas solidan fundamenton de siaj rilatoj kaj ĝuas vastan kunlaboron en multaj kampoj, li diris.

Fiĝioj domaĝas sian tradician amikecon kun Ĉinio, kaj esti bona partnero de Ĉinio ĉiam estas la elirpunkto de la fiĝia diplomatia strategio al Ĉinio, diris la ĉefministro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto