Vizitu Forumon

Reakcitornistro nove kreita

(GMT+08:00) 2014-11-24 13:39:58     Redaktoro:Xiong Linping

Stiristo en reakcitornistro

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 19a de novembro, la nov-zelanda aviadila kompanio Martin kontraktis kun la usonaj departemento pri teritoria sekureco, nacidefenda departemento kaj kelkaj ŝtataj registaroj pri tio, ke ĝi liveros al ili personajn reakcitornistrojn ellaboritajn de ĝi mem, kiuj estos uzataj privilegie ĉe fajrobrigadistoj, policanoj kaj soldatoj.

La aviadila kompanio Martin oficiale kunlaboras kun la usona kompanio Avwatch, celante plibonigi la kapablecon de la reakcitornistro. Laŭ interkonsento tiuj personaj reakcitornistroj estos privilegie liverataj al usonaj rapide reagantaj sekcioj, kiel pri serĉado, sekureco, gardado, savado, rezisto al incendio kaj trovo de naturaj katastrofoj. Krome, en la interkonsento inkluziviĝas ekzercaj simuliloj por trejnado kaj taskoj kaj necesaj helpiloj por flugigo de reakcitornistro.

La framo de la reakcitornistro estas farita el karbona fibro kaj ekipita per benzina motoro 200-ĉevalpova, kiu povas doni movforton al la tre grandaj helicaloj ĉe la du flankoj de stiristo. Ĝia ŝarĝokapablo estas 120 kilogramoj; la reakcitornistro povas en daŭro de 30 minutoj flugi je 74 kilometroj en horo kaj en la aero 1 000 metroj alta. Stiristo povas konduki tornistron per la stirstangoj ĉe siaj du flankoj.

Antaŭ 16 jaroj la nov-zelanda inventisto Glenn Martin unuafoje elpensis reakcitornistron. De tiam la kompanio jam ellaboris 12 specojn de prototipoj. Laŭinforme, tiu ĉi speco de reakcitornistro kostos 215 mil usonajn dolarojn, kaj 80-procentoj de la mendantoj devenis de Usono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto