Vizitu Forumon

Chuck Hagel rezignis oficon kiel sekretario pri defendo

(GMT+08:00) 2014-11-25 16:09:24     Redaktoro:Li Lu

Lunde usona prezidento Barack Obama anoncis akcepti la rezignon de defenda sekretario Chuck Hagel. Hagel estis la unua kabineta membro en la Demokrata Partio, kiu rezignis sian oficon post la malvenko de la partio en la mezperioda elekto.

Obama faris parolon en la Blanka Domo, anoncante akcepti la rezignon de Hagel. Obama diris, ke li laŭdas la klopodojn de Hagel, ekzemple en la retiro de trupoj el Afganio, batalo kontraŭ la Islama Ŝtato de Irako kaj Levant, respondo al Ebola. Li diris ankaŭ, ke Hagel estas modelo de defenda sekretario.

Obama diris, ke por Hagel nun estas ĝusta tempo por fini la oficperiodon. Li laboros ĝis enoficiĝo de nova defenda sekretario.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto