Vizitu Forumon

Ĉinio finis konstruon de Ebola-kuraccentro en Liberio

(GMT+08:00) 2014-11-26 15:59:18     Redaktoro:Yu Rongkang

La 100-lita Ebola-kuraccentro en Monrovio, financita de la ĉina registaro, estis finkonstruita marde.

Dum la inaŭgura ceremonio, Cui Li, estro de la ĉina delegacio kaj vicministro de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado, diris, ke Ĉinio alte ŝatas la rilatojn kun Liberio, kaj tiu tendenco estis la movforto komenci la projekton, kiu estis finita en unu monato post la aprobo de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Ŝi diirs, ke tri grupoj de 500 medicinaj laborantoj el Ĉinio komencos la ses-monatan laboron en la centro por observi suspektatajn Ebola-pacientojn, kuraci konfirmitajn kazojn kaj trejni prisanajn laborantojn en Liberio.

Liberia prezidento Ellen Johnson Sirleaf laŭdis Ĉinion pro ĝia eksterordinara subteno al la batalo de Liberio kontraŭ Ebola.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto