Vizitu Forumon

Kial Usono ne havas intimajn rilatojn kun Afganio

(GMT+08:00) 2014-11-27 18:08:28     Redaktoro:Selena

Antaŭ 13 jaroj Usono kune kun NATO faris militon al Afganio je preteksto de kontraŭterorismo. Hamid Karzai estas la unua afgana prezidento, kies elektiĝo dependas de forta subtenado de Usono. Laŭ usona oficisto en majo de 2014, Usono jam asignis 103 miliardojn da usonaj dolaroj al rekonstruado de Afganio, pli multe ol la totala sumo por rekonstruado de Britio kaj Germanio post la dua mondmilito.

Tamen fine de la pasinta jaro, en kunveno de nacia asembleo, la prezidento Hamid Karzai eldiris la jenon antaŭ religiaj kaj tribaj estroj:

"Mi ne kredas al Usono, ankaŭ Usono ne kredas al mi."

Li ankaŭ diris, ke en la lastaj dek jaroj Usono ĉiam nigrigis lin, dum li senĉese senigis tiun nigrigadon.

Kial la regpotenco subtenata de Usono ne havas intimajn rilatojn kun Usono? Asignante cent miliardojn da usonaj dolaroj al Afganio kaj oferante vivon de mil soldatoj, Usono ankoraŭ ne ĝuis ĝeneralan apogon, kial?

Unue Afganio estas lando iom izolita de la ekstera mondo pro socia disvolvo, religio kaj geografia pozicio. 99% da loĝantoj de la lando kredas je islamo, kaj en la lando regas forte religia naciisma sento. Antaŭ Usono, ankaŭ Britio kaj Sovetio invadis Afganion, sed fiaskis.

"Videblis multaj bataloj por libereco dum la historio de Afganio. En nia animo plenas strebo al libereco. Ni ĉiuj afganoj elverŝos nian sangon por tio ĝis la lasta guto."

Cetere troviĝas dense kontraŭusona spiritstato de la amasoj en Afganio. Pakistana eksa ambasadoro en Afganio Ayub opinias, ke tio havas rilatojn kun politiko de la afgana registaro.

"Sen subteno de Usono Hamid Karzai ne povas havi lokon en Afganio, tamen li klare sciis, ke afganoj alte atentas sendependecon kaj egalecon, tial por nuligi ilian malamikecon, li kreis iluzion, kvazaŭ li malamus Usonon. En tiu senco ĝi estas nur propagando, sed ne fakto."

Per la afgana milito, Usono renversis regpotencon de Taliban kaj mortigis Bin Laden. Ĝia agado portas fortan intencon cele al Rusio, Ĉinio kaj Irano. Ĝuste pro tio Usono esperas resti en Afganio, sed tio ne havas la rilatojn kun la afgana popolo kaj la estonteco de Afganio. Kompreneble estas malfacile akiri subtenon de la afgana popolo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto