Vizitu Forumon

Usono anoncis sukceson de unua provo de Ebola-vakcino

(GMT+08:00) 2014-11-27 17:00:23     Redaktoro:Yu Rongkang

La usona Nacia Instituto de Sano merkrede anoncis, ke eksperimenta vakcino por prevento de la malsano de Ebola-viruso estis bone tolerita kaj produktis reagojn de imunsistemo en ĉiuj 20 sanaj plenaĝuloj, kiuj akceptis klinikan provon.

Tiu ĉi rezulto estis publikigita tiutage en medicina gazeto de Usono. La kandidato-vakcino estis kune disvolvita de la Nacia Instituto de Alergio kaj Infektaj Malsanoj sub la Nacia Instituto de Sano kaj la firmao GlaxoSmithKline (GSK), kaj estis testita en la Klinika Centro sub la Nacia Instituto de Sano en Marilando

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto