Vizitu Forumon

Fokusoj de la Semajno (Nov 28)

(GMT+08:00) 2014-11-28 13:22:18     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mi estas Ĝoja kaj kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Xu Hong, ĝenerala direktoro de la Departemento de Traktato kaj Juro en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede diris, ke Ĉinio apelacias al ĉiuj landoj, precipe al la landoj plej altirantaj ĉinajn koruptajn fuĝintojn, ekzemple Usono, Kanado kaj Aŭstralio, por kune kontraŭbatali translandan korupton. Xu diris tiutage en gazetara konferenco, ke Ĉinio alvokas komunan klopodon por cementi kunlaboron en juĝo kaj leĝplenumo. La lando volas man-enmane kontraŭbatali translandajn korupt-krimojn, por ne lasi la landojn fariĝi "sekura rifuĝejo" de koruptaj fuĝintoj. Xu konfesis, ke ankoraŭ estas "grandegaj defioj kaj malfaciloj" en la kontraŭkorupta batalo, ekzemple ĉasado de fuĝintoj kaj reakiro de neleĝaj aktivoj en fremdaj landoj. Li diris, ke iuj landoj ne volas subskribi trataton de ekstradicio kun Ĉinio, kaj iuj fremdlandaj juĝistoj ne permesas ekstradicion aŭ repatrujigon pro manko de kompreno de ĉinaj leĝoj kaj juĝa praktiko.

La israela kabineto dimanĉe adoptis la mocion enskribi "Israelo estas juda ŝtato" en leĝon. La leĝprojekto estis disputata, ĉar ĝi eble malutilos al la egalaj rajtoj kaj interesoj de la ne-judaj civitanoj. Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris, kiam li faris klarigon pri la leĝprojekto antaŭ la voĉdono: "Israelo estas ŝtato de la juda popolo, kaj ni persistas en tio, ke ĉiuj israelaj civitanoj havas egalajn rajtojn, tamen nur la judoj posedas la naciajn rajtojn, ekzemple pri la nancia flago kaj la nacia himno." La projekto ankaŭ intencis ŝanĝi la nunan staton de Israelo kun la hebrea kaj la araba kiel oficialaj lingvoj. Ĝi proponis, ke la hebrea estu la oficiala lingvo de Israelo, kaj la araba havu nur specialan pozicion. Okazis intensaj kvereloj inter la kabinetaj ministroj dum diskuto pri la projekto. Fine la projekto estis adoptita per 14 voĉoj kontraŭ 6.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el la sesopo (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio) rilata al la irana nuklea problemo kaj la irana ministro lunde publikigis komunan deklaron, anoncante, ke ili decidis longigi la intertraktadon pri la irana nuklea problemo ĝis la 30a de junio 2015. La deklaro estis voĉlegita tiuvespere en la komuna gazetara konferenco de irana ministro pri eksterlandaj aferoj Javad Zarif kaj kunordiganto de EU por la nuklea intertraktado Catherine Ashton. La deklaro diras, "Surbaze de la nuna tendenco ni finos la intertraktadon laŭeble en plej mallonga tempo ĝis kvar monatoj, kaj se estos necese, ni uzos la tempon en la fino de junio por fini iujn eble restantajn laborojn pri tekniko kaj skizado." La deklaro diras ankaŭ, ke la sesopo kaj Irano reasertis plenumi plu la promesojn en la "komuna agadplano", kiun ili atingis en novembro de la lasta jaro, kaj okazigi novan raŭndon de intertraktado en decembro. En la lastaj kelkaj monatoj la sesopo kaj Irano okazigis dek raŭndojn de konsultiĝo kaj plurajn renkontiĝojn kaj havis kelkajn ideojn, sed ĉiuj partioj bezonas fari pli da laboroj pro la teknikeco kaj necesaj decidoj por solvado de la irana nuklea problemo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto