Vizitu Forumon

Zhang Dejiang oficiale vizitis Meksikon

(GMT+08:00) 2014-11-28 16:24:23     Redaktoro:Yu Rongkang

Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, oficiale vizitis Meksikon marde kaj merkrede. Dum la restado li renkontiĝis kun meksika prezidento Enrique Pena Nieto kaj interparolis respektive kun Miguel Barbosa Huerta, meksika prezidanto de la Senato, kaj Silvano Aureoles Conejo, prezidanto de la Meksika Ĉambro de Deputitoj.

Zhang diris en la renkontiĝo kun Pena, ke Ĉinio kaj Meksiko ambaŭ estas grandaj evoluantaj landoj kaj gravaj emerĝantaj merkatoj kaj havas multajn komunajn interesojn, kaj la kunlaboro inter la du landoj havas vastan perspektivon. Li akcentis, ke li vizitas Meksikon por antaŭenpuŝi efektivigon de gravaj interkonsentoj de la du ŝtatestroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto