Vizitu Forumon

Ĉina ĉefministro promesis pliigon de elspezo por batalo kontraŭ aidoso

(GMT+08:00) 2014-12-01 16:16:45     Redaktoro:Lina

Dimanĉe, unu tagon antaŭ la Monda Tago de Aidoso, ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis Pekinan You'an-Hospitalon. Li promesis, ke Ĉinio faros pli multajn laborojn en preventado kaj kuracado de aidoso kaj volas kunlabori kun aliaj landoj en batalo kontraŭ aidoso.

Laŭ la plej nova statistiko, ĝis la fino de oktobro 2014 en Ĉinio vivis 497 000 homoj kun la aidosa viruso HIV kaj 154 000 homoj mortis pro aidoso.

Sciite, ke Ĉinio ankoraŭ tenas malaltan proporcion de infektiĝo per aidoso, Li Keqiang diris, ke la registaro devas ludi la ĉefan rolon en batalo kontraŭ aidoso kaj pliigi elspezon en tiurilata preventado kaj kuracado.

Li diris ankaŭ, ke la klopodoj devas fokusiĝi al altriska homgrupo kaj serĉi trarompon en esploro de nov-generaciaj vakcinoj kaj drogoj kontraŭ aidoso.

Li promesis, ke la registaro kiel eble plej frue starigos fondaĵon de aidosa preventado kaj perfektigos siajn politikojn de imposta redukto kaj nuligo por filantropiaj sociaj organizoj.

Li aldonis, ke Ĉinio volas profundigi kunlaboron kaj dividi siajn spertojn kun aliaj landoj en batalo kontraŭ aidoso.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto